San Pablo de la Moraleja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pablo de la Moraleja
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47219
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 4° 47′ U (mapo)41.160277777778-4.7775Koordinatoj: 41° 10′ N, 4° 47′ U (mapo) [+]
Alto 790 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
San Pablo de la Moraleja (Provinco Valadolido)
San Pablo de la Moraleja (Provinco Valadolido)
DEC
San Pablo de la Moraleja
San Pablo de la Moraleja
Situo de San Pablo de la Moraleja
San Pablo de la Moraleja (Hispanio)
San Pablo de la Moraleja (Hispanio)
DEC
San Pablo de la Moraleja
San Pablo de la Moraleja
Situo de San Pablo de la Moraleja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pablo de la Moraleja [+]
vdr

San Pablo de la Moraleja [sanPAblo delamoraLEĥa] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. San Pablo de la Moraleja estas komprenebla etimologie kiel Sankta Paŭlo de la Morusarbarode la Morusarbeto.

San Pablo de la Moraleja en la provinco Valadolido.
La Tierra de Pinares de la provinco Valadolido, verde, sude.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 24,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 65 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Ataquines, Montejo de Arévalo, Palacios de Goda, Muriel de Zapardiel kaj Salvador de Zapardiel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj ĉe la rojo Agudilla kaj ĉe la aŭtoŝoseo A-6 inter Ataquines kaj Palacios de Goda.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Paŭlo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]