San Pedro de Latarce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pedro de Latarce
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47851
Demografio
Loĝantaro 437  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 5° 20′ U (mapo)41.735555555556-5.3255555555556Koordinatoj: 41° 44′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 706 m [+]
Areo 44,28 km² (4 428 ha) [+]
San Pedro de Latarce (Provinco Valadolido)
San Pedro de Latarce (Provinco Valadolido)
DEC
San Pedro de Latarce
San Pedro de Latarce
Situo de San Pedro de Latarce
San Pedro de Latarce (Hispanio)
San Pedro de Latarce (Hispanio)
DEC
San Pedro de Latarce
San Pedro de Latarce
Situo de San Pedro de Latarce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro de Latarce [+]
vdr

San Pedro de Latarce [sanPEdro delaTARze] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. San Pedro de Latarce estas etimologie komprenebla kiel Sankta Petro de Latarce kaj la vorto "Latarce" estis foje rilatitaj al radikoj el araba aŭ ibera lingvoj kun la signifo de "limo".

San Pedro de Latarce en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 44,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 461 loĝantojn. Ĝi perdis 1 300 loĝantojn el 1920 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 65 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, borde de la rivero Sequillo [seKIĝo] (Seketa).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la epoko de Romia Imperio estis kampadejo de soldatoj por defendo de limoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Komence de la 13-a jarcento la Templanoj ricevis San Pedro de Latarce post interŝanĝo farita kun Alfonso la 9-a de Leono. San Pedro iĝis ĉefurbo de la ordeno de la Templanoj, kiel unu de la ĉefaj templanaj posedoj en la regiono.​ Post la dissolvo de la Templa Ordeno en la 14-a jarcento, iliaj havaĵoj pasis al la Ordeno de Sankta Johano. Ĝi estis lima loko inter la regnoj Kastilio kaj Leono. En 1183 estis subskribita la traktato de Fresno-Lavandera inter la reĝo de Kastilio Alfonso la 8-a kaj la reĝo de Leono Ferdinando la 2-a.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kaj la ermitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Reglero de la Fuente, Carlos M. (1993). Los Señoríos de los Montes de Torozos. Valladolid: Universidad de Valladolid. ISBN 84-7762-364-3.
  • Wattenberg, Federico (1961-1962). «El castellum romano de San Pedro de Latarce». Homenaje al Profesor Cayetano de Mergelina. Murcia: Universidad de Murcia. OCLC 643805560.