San Torcuato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Torcuato
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26291
Demografio
Loĝantaro 63  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 2° 53′ U (mapo)42.481944444444-2.89Koordinatoj: 42° 29′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 600 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Torcuato (Provinco Rioĥo)
San Torcuato (Provinco Rioĥo)
DEC
San Torcuato
San Torcuato
Situo de San Torcuato
San Torcuato (Hispanio)
San Torcuato (Hispanio)
DEC
San Torcuato
San Torcuato
Situo de San Torcuato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Torcuato [+]
vdr

San Torcuato [santorKŬAto] estas vilaĝeto kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la altebenaĵo de Valpierre, inter la valoj de Ebro, Oja, Najerilla kaj Tuerto. Ĝi estas unu de la historiaj dek kvar vilaĝoj kiuj formis la Junta del Valpierre.[1]

Municipa teritorio de San Torcuato, dividanta en du duonoj tiun de Cidamón.
Preĝejo de Sankta Paŭlo.

San Torcuato estas formita de submunicipoj San Torcuato, Casas Blancas kaj Santa Gertrudis. Casas Blancas fakte estas bieno dividita duone inter la municipoj Cidamón kaj San Torcuato, kaj suferas gravan dekadencon, ĉar la posedantinoj de la bieno ne apogas la kontinuecon de la entrepreno pro nesufiĉa enspezo.

La plej frua dokumenta mencio de la loko datas de 1137, kiam oni jure decidas favore al la episkopo de Calahorra kun subskribo inter aliaj atestantoj de iu Orti Ortiz de Villaporquera. Villaporquera [biljaporKEra] (vilaĝo de porkoj) estis la tiama nomo de la loko ekde la 12-a jarcento ĝis la 16-a jarcento, alude al la abunda ĉasado de aproj. Tiam oni ŝanĝis la nomon honore al Torkvato de Acci, al kiu oni atribuas kristanigon de la sudiberia romia regiono Baetica jam en la unua jarcento.

La rura elmigrado okazis el la 1950-aj jaroj, de kiam oni malaltiĝis el preskaŭ 400 loĝantoj ĝis nunaj 68.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj ermitejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.