Sanchidrián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanchidrián
Sanchidrian 05 by-dpc.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05290 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 715  (2022) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 54′ N, 4° 35′ U (mapo)40.891944444444-4.5813888888889Koordinatoj: 40° 54′ N, 4° 35′ U (mapo) [+]
Alto 922 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Sanchidrián
Situo de Sanchidrián

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Sanchidrián [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Sanchidrián [sanĉiDRJAN] estas municipo en la nordoriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Ávila, en la centro de la provinco. La nomo Sanchidrián estas kunmetaĵo de Sankta Hadriano aŭ de Sanĉo Hadriano.

Sanchidrián en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 26,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 727 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 32 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Pajares de Adaja, Adanero, Muñopedro (provinco Segovio), Blascosancho, Vega de Santa María kaj Maello.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

En Sanchidrián havis loĝejon la familio de la renesanca komponisto Tomás Luis de Victoria kaj oni supozas, ke li naskiĝis en tiu urbeto. La predikejo de la preĝejo estis verko en 1612 de la skulptisto Diego González de Montemayor, kaj la ĉefretablo estis verko de Juan de Arbites kaj de Diego González de Montemayor: oni petis la pagon en 1631.​ La fervojo kiu trairis Sanchidrián el Avilo al Valadolido estis finkontruita en Marto 1863.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]