Sanchorreja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sanchorreja
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 80  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 4° 55′ U (mapo)40.664722222222-4.9152777777778Koordinatoj: 40° 40′ N, 4° 55′ U (mapo) [+]
Alto 1 310 m [+]
Areo 35 km² (3 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sanchorreja (Provinco Avilo)
Sanchorreja (Provinco Avilo)
DEC
Sanchorreja
Sanchorreja
Situo de Sanchorreja
Sanchorreja (Hispanio)
Sanchorreja (Hispanio)
DEC
Sanchorreja
Sanchorreja
Situo de Sanchorreja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sanchorreja [+]
vdr

Sanchorreja [sanĉoREĥa] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.

Sanchorreja en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Preĝejo.
Bronza braĝujo el Castro de los Castillejos, nune en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,32 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 85 loĝantojn. Ĝi perdis 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 26 km de Avilo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas en la Montaro de Avilo je 1310 m de altitudo.

Ĝi limas kun Gallegos de Altamiros, Bularros, Marlín, Narrillos del Rebollar, Casasola, Martiherrero, La Torre kaj Padiernos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis loĝado en epoko de Vetonoj, el kio restis la setlejo kie estas nune arkeologia kuŝejo Castro de los Castillejos. Tie estas duobla murego 2250 m longa, kabanaj loĝejoj, vojoj ktp. Estis multaj restaĵoj, ĉefe ceramiko kaj objektoj el bronzo kaj fero. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]