Sande estas komunumo en la nordo de la provinco Vestfold de Norvegio. Ĝi kovras areon de 178 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2019 havis 9 904 loĝantojn. La komunuma teritorio limas norde al Drammen, oriente al Svelvik, sude al Holmestrand kaj okcidente al Hof. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Presteslettåsen, 563 metrojn alta. En Sande arkeologie videbliĝis multaj prahistoriaj trovaĵoj, interalie el la ŝtonepoka Nøstvet-kulturo.