Eŭropa ŝoseo 18

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa ŝoseo

eŭropa ŝoseo 18

Bazaj datumoj
landoj

 Irlando
 Britio
 Norvegio
 Svedio
 Finnlando
 Rusio

la ŝoseo E 18 en suda direkto en Vestfold (Norvegio)
la ŝoseo E 18 en suda direkto en Vestfold (Norvegio)
mapo

vojo de la eŭropa ŝoseo 18

vdr

La eŭropa ŝoseo 18 (mallonge E 18) estas eŭropa ŝoseo, kiu inter okcidento kaj oriento kondukiĝas tra Irlando, Britio, Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Urboj[redakti | redakti fonton]

Gravaj urboj, kiu situas laŭlonge de la ŝoseo, estas en Irlando Craigavon, Belfast kaj Larne, kaj en Britio Stranraer, Gretna Green, Carlisle kaj Newcastle. Sekve la vojo daŭriĝas en Norvegio. Tie laŭlonge de la ŝoseo situas la urboj Kristiansand, Arendal, Porsgrunn, Larvik, Sandefjord, Horten, Drammen, Oslo kaj Askim. En Svedio la ŝoseo pasas la urbojn Karlstad, Örebro, Västerås kaj Stokholmo kaj en Finnlando Mariehamn (Alando), Turku, Helsinko kaj Kotka. Fine en en Rusio ĝi pasas la urbojn Viborg kaj Sankt-Peterburgo.

Pramŝipaj linioj[redakti | redakti fonton]

La ŝoseo E 18 enhavas plurajn pramŝipajn liniojn. La pramŝipan vojon tra la Balta Maro de Kappelskär tra Mariehamn al Naantali nuntempe provizas ŝipoj de la kompanio Finnlines.

la ŝoseo E 18 en Vantaa, Finnlando