Sankt-Beato-Kavernoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankt-Beato-Kaverno)
Saltu al: navigado, serĉo
Enirejo al la Sankt-Beato-Kavernoj

Sankt-Beato-Kavernoj (germane St. Beatushöhlen) estas sistemo da kavernoj kaj grotoj en la komunumo Beatenberg en Berna Oberlando en Svislando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La enirejo al la Sankt-Beato-Kavernoj situas ĉe la norda bordo de Lago de Thun proksime de la vilaĝo Sundlauenen. El la kaverno fontas rivero, kiu en impresaj akvofaloj alfluas al la Lago de Thun. La kavernosistemo havas longecon de almenaŭ 40 kilometroj. Ĝis hodiaŭ nur malgranda parto de la sistemo, proksimume 15 kilometroj, estas esplorita. La unuaj 1000 metroj estas viziteblaj por turistoj. Testoj kun kolorigiloj en la 1960-aj jaroj pruvis ke la subteraj riveroj en la kavernoj originas en la regiono de Napf en Emme-Valo.

Historio kaj legendo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo en la kaverno vivis terura fajroŝputanta drako, kiu minacis la homojn en la regiono. La vokita Sankta Beato aliris la bestegon kun kruco en la mano kaj vokis la nomojn de la Triunua Dio. Tiuj vortoj fortimigis la bestaĉon, kiu fuĝis kaj falis en la lagon de Thun, kie ĝi dronis. La sanktulo tiam ekloĝis en la kaverno ĝis sia morto. Dum mezepoko en la kaverno ekzistis pilgrima kapelo honore al la sanktulo. Post la reformacio en la jaro 1528 la regantoj de Berno detruigis la kapelon kaj murfermis la kavernoenirejon por malebligi la pilgrimadon. Hodiaŭ apud la enirejo al la kapelo videblas la tombejo de Sankta Beato kaj rekonstruo de lia ĉelo. [1]

Sankta Beato ne estis la unua homo, kiu vivis en la kaverno. Arkeologiaj trovoj montris, ke jam en neolitiko kaj la ferepoko 750 a. K. ĝis 450 a. K. vivis homoj en la loko. Dekstre de la kavernenirejo estas rekonstruita loĝejo de ŝtonepokaj homoj. Post la berna murfermo de la kaverno daŭris pli ol 200 jarojn, ĝis oni rememoris pri ĝi, kiam Caspar Wolf kreis sian faman pentraĵon pri la enirejo de la Sankt-Beato-Kavernoj. En la jaro 1814 Häns Stäli de Brienz penetris laŭ siaj indikoj 665 ŝuojn (do proksimume 200 metrojn) en la kavernon. En la jaro 1848 la vaporŝipkapitano kaj hotelisto Johann Knechtenhofer el Interlaken kun du matrozoj penetris ĝis al la tiel nomita Kapitan-Groto en profundeco de proksimume 500 metroj. [2]

Viziteblo[redakti | redakti fonton]

La kavernoj atingeblas per poŝtaŭto de Unterseen aŭ de Thun aŭ per ŝipo sur la Lago de Thun al Sundlauenen. Bela pado laŭlonge de akvofaloj kondukas de la bushaltejo supren al la kavernoenirejo. De la kaverno proksimume 1000 metroj estas viziteblaj en gviditaj grupoj de marto ĝis oktobro. Sub la kaverno troviĝas kavernomuzeo kun informoj kaj ekspozicio pri la historio de la esplorado de la kavernosistemo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Anne-Marie Dubler: Beatenberg en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-17)
  2. Fonto: Franz Lindenmayer: Sankt-Beato-Kavernoj en Retejo homo kaj kaverno (2004-08-17)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]