Sankt Martin (Palatinato)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankt Martin (Pfalz))
Sankt Martin
Blazono
Sankt Martin (Palatinato) (Germanio)
Sankt Martin (Palatinato) (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Südliche Weinstraße
Komunumaro komunumaro Maikammer
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06323
Poŝtkodo 67487
Aŭtomobila kodo SÜW
Oficiala Municipokodo 07337070
Politiko
Komunumestro Manfred Lameli
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Immengartenstraße 24
67487 Maikammer
Demografio
Loĝantaro 1683 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 18′ N, 8° 6′ O (mapo)49.3008333333338.1033333333333Koordinatoj: 49° 18′ N, 8° 6′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 225 m
Areo 11,20 km²
Oficiala retejo http://www.sankt-martin.de
vdr
iuj domoj de Sankt Martin, kaj fone vitejoj

Sankt Martin estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 1 683 loĝantojn.

Sankt Martin apartenas al komunumaro, do administra ligo de pluraj najbaraj, formale sendependaj politikaj komunumoj, germane nomata Verbandsgemeinde Maikammer, kiu kovras la plej nordan parton de la distrikto.

La loko situas en sunoriĉa valo de la Palatinata arbaro (Pfälzer Wald), kaj vivas unuavice de vinkultivado sur 200 hektaroj. Dum multaj jaroj unu el la lokaj vinkultivistoj cetere estis la esperantisto Hans-Dieter Platz, la organizanto de la Internacia Festivalo. Lige al la vinkultivado aparte dum aŭtuno ankaŭ multaj turistoj vizitas la komunumon, por promenoj en la vitejoj kaj pitoreskaj stratetoj, sed ankaŭ por gustumi la lokan vinon.

Sian nomon la komunumo kompreneble havas honore al la kristana sanktulo Marteno de Tours.

renesanca portalo, interna pordego de la Kopsburg

La Kropsburg situas sur la teritorio de la vinkomunumo Sankt Martin. Antaŭ ĝia detruo en 1689 la spronburgo estis sidejo de la supraj baronoj de la regno, la kavaliroj de Dalberg. Konstruaĵo rekonstruita en la jaro 1771 el la ŝtonoj de la detruita burgo servis ĝis antaŭ nelonge kiel restoracio.

La monto Hochberg (tradukita: „alta monto“) estas 635,3 m alta monto en la meza Haardt, Palatinata arbaro. Ĝi situas sur la teritorio de la komunumo Sankt Martin en la distrikto Südliche Weinstraße en Rejnlando-Palatinato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]