Gorazdo de Prago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Gorazdo la 2-a)
Sankta
Gorazdo de Prago
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1879 (1879-05-26)
en Hrubá Vrbka
Morto 4-an de septembro 1942 (1942-09-04) (63-jaraĝa)
en Prago
Mortis per mortopafo vd
Religio ortodoksismokatolika eklezioEklezio ĉeĥoslovaka husana vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Alma mater universitato Palacký en Olomouc vd
Profesio
Okupo pastroredaktoro • eldonisto vd
Aktiva en KroměřížOlomoucPřerovTřebíčŘimice vd
Sanktulo
Honorata en Serba Ortodoksa Eklezio (1961)
Ĉeĥa-Slovaka Ortodoksa Eklezio (1987)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Matěj Pavlík, (la 26-a de majo 1879 Hrubá Vrbka – la 4-an de septembro 1942 Prago) konata kiel Gorazdo de PragoSankta Gorazdo la 2-a estis unue romkatolika pastro (samidenao de katolika moderno) kaj pli poste episkopo de moravia diocezo de Eklezio ĉeĥoslovaka (husana) kaj sekve de la ortodoksa eklezio en Ĉeĥoslovakio kaj propaginto de reveno al cirila-metoda tradicio. En 1921 li estis konsekrita kiel episkopo de la Serba Ortodoksa Eklezio kaj elektis por si la nomon Gorazd, laŭ la sanktulo Gorazdo de Moravio el la 9-a jarcento, disĉiplo de Metodo.

Pro partopreno en kaŝigado de paraŝutistoj, kiuj faris atencon kontraŭ Reinhard Heydrich, li estis militkaptita, torturita kaj ekzekutita fare de nazioj en 1943.

Hoorigoj[redakti | redakti fonton]

Kiel martiro li estis kanonizita la 4-an de septembro – la 6-an de septembro 1987 en Olomouc.

En oktobro de 1945 estis Gorazdo el komisiigo de la prezidento de la respubliko honorita in memoriam de Ĉeĥoslovaka milita kruco 1939.

En la jaro 1995 estis omaĝe de la herooj de la atenco kontraŭ Heydrich, la paraŝutistoj kaj la episkopo Gorazdo malfermita sub la templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en strato Resslova Nacia monumento de la herooj de heydrichiado – loko de repaciĝo. En lia naskovilaĝo Hrubá Vrbka ekzistas malgranda monaĥejo de sankta Gorazdo kaj en Vilémov monaĥinejo de Morto de sanktega Dinaskintino. La 28-an de oktobro 1997 estis al li in memoriam donita fare de la prezidento de la republiko Ordeno de Tomáš Garrigue Masaryk de la 1-a klaso por eminentaj meritoj pri demokratio kaj homrajtoj.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]