Sankta Johano la Baptisto (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo Sankta Johano la Baptisto en Essen
interna vidaĵo

La katolika parokopreĝejo Sankta Johano la Baptisto estas gotika halopreĝejo en Essen, kiu staras klarkonture ĉe la ĉefa aĉetumstrato Kettwiger Straße kaj estas antaŭstarigita al la katedralo de Essen. Pro ĝia loko kaj la fakto, ke ĝia turo superstaras tiun de la katedralo, fremduloj en Essen ofte tenas ĝin por la katedralo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La tuta domensemblo de la katedrala areo en Essen, en la malfono la preĝejo Sankta Johano la Baptisto

La preĝejo evoluis el Johanokapelo, kiu jam en la 10-a jarcento apartenis al la Abatinujo Essen. Laŭ testamento de la abatino Teofano mortinta en 1058 oni ekflamu kandelojn ad sanctum Iohannem kadre de ŝiaj memorceremonioj; tion oni rigardas kiel unua mencio de la preĝejo. El la dediĉo de la preĝejo al Sankta Johano la Baptisto oni deduktas, ke origine temis pri baptejo. La plano de ĉi tiu kapelo estis malfermebla post elterigaj rezultoj post la Dua Mondmilito. En 1264 abatino Berta de Arnsberg rangaltigis la kapelon al filia paroĥopreĝejo de la abatinujo. En pli malfrua tempo la preĝejo servis kiel renkontejo por la kanonikoj, kiuj faris por la monaĥinoj la sanktajn ceremoniojn. En 1471 oni alikonstruis la preĝejon kiel gotika halopreĝejon kaj pligrandigis ĝin per rektangula orienta ĥorejo. Ekde 1699 ĝis 1768 okazis baroka ekipado. Oni instalis la ĥorejan seĝaron, la flankaltarojn kaj predikejon. La predikejo estis anstataŭata en 1769 per rokokostila. En 1968 la preĝejo estis riparita kaj novkolorata.

La preskaŭ rektangula plano de la domo ĉirkaŭas formitaĵon el novaj subspacoj: du jugoj de trinava malfrugotika halo, kvadratan ĥorejon kaj sudan flankĥorejon samkiel nordan trairejon kun orgenbalkono. En la halo la navolarĝeco ŝanĝiĝas de simetrio en la okcidento trans trapezformaj trairospaceroj al ĥorejojugo. Je la simetria okcidenta jugo temas fakte pri turjugo, kio tamen en la interno ne estas rekonebla, ĉar la maso de la masiva turo, koronata de alta spajro, estas forkondukata sen ŝanĝiĝo de la volboalto sur liberajn kolonojn.[1]

Nun la preĝejo servas kiel adorejo kaj preĝejo de la katolika paroĥo en la urbokerno de Essen.

Ĉefa altaro de Bruyn la pli maljuna[redakti | redakti fonton]

Arthistorie grava estas la baroka ĉefaltaro de la preĝejo, origine flankaltaro de la katedralo, same kiel altartabuloj, kiujn verkis Bartholomäus Bruyn la pli maljuna inter 1522 kaj 1525 por la ĉefaltaro de la katedralo. Je la pentraĵoj temas pri ĉefverkoj de Bruyn de ple alta arta kvalito. Ili prezentas la vivovojon de Jesuo. La tabuloj estas ambaŭflanke surpentritaj, tiel ke la krucumado troviĝas sur la dorsflanko de la prezentado de la naskiĝo, kaj la elkrucigo de Jesuo sur la dorsflanko de la adoro fare de la tri reĝoj. Videblaj estas pro tio ĉiam nur du bildoj. Aparte rimarkinde je la prezentado de la elkrucigo estas, ke en la fono estas bildigita mezeŭropa urbo anstataŭ Jerusalemo. Je ĉi tiu urbo temas pri la unua bildigo de la urbo Essen.

Altarbildoj[redakti | redakti fonton]

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

La sonorilaro de la preĝejo konsistas el tri sonoriloj, kiuj ĉiuj devenas el la jaro 1787 kaj pro sia graveco en 1917 restis netuŝita je la sonorildonaco por la milita armado. En 1940 la sonoriloj ja estis konfiskataj, sed ne enfandataj. Ĉiuj tri sonoriloj havas la enskribaĵon „Henricus et Everhardus Petit me fuderunt anno 1787“, kiuj identigas ilin kiel verkoj de la sonorilgisejo Petit & Gebr. Edelbrock ankoraŭ nun ekzista en Gescher. La e♭2-sonorilo ne havas pluan enskribaĵon, La a♭1-sonorilo estas skribita per „St. Johannes Baptista“, la c2-sonorilo per „St. Johannes Evangelista“. La fakturoj de la abatinujo dokumentas, ke tiuj ĉi enla jaro 1787 kostis entute 1687 regnajn talerojn 7 stuverojn, el kiuj 1173 taleroj 24 stuveroj estis pagataj kontante, por la resto la gisistoj prenis la malnovajn sonorilojn malplikvalitajn kiel pago. Ĉiuj sonoriloj apartenas al la sonorilaro de la katedralo kaj ankaŭ eksonas kune.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinz Dohmen Abbild des Himmels, Tausend Jahre Kirchenbau im Bistum Essen Verlag Hoppe und Werrry, 1977.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4558333333337.0130555555556