Sankta Justo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La nomo sankta Justo povas aludi (inter alie) al la sekvaj sanktuloj kristanaj, ordigitaj laŭkronologie:

  • Jozefo Barsabaso, nomita latine "Justus", do "la justulo", frua kristano de la 1-a jarcento. Post la morto de Judaso Iskariota, kandidato por posteulo devis esti elektita por plenigi la nombron de dek du apostoloj. Laŭ ĉapitro 1 de La Agoj de la Apostoloj, la kandidatoj por elekto estis Jozefo Barsabaso kaj sankta Matiaso. Matiaso estis finfine elektita per loto.
  • Justo el Beauvais (m. ĉirkaŭ 287 aŭ 303), loĝanto de Auxerre en Burgonjo, infanmartiro en Beauvais en Pikardio sub Diokleciano; festita la 18-an de oktobro en la plej malnovaj martirologioj. Ofte konfuzita kun Justino, alia senkapigita infano martiro festita la 1-an de aŭgusto en Parizo.
  • Justo kaj Pastoro (m. ĉ. 304), martiroj en Alcalá de Henares, proksime de Madrido.
  • Justo de Liono (4-a jarcento), ĉefepiskopo de Liono, mortinta kiel monaĥo en la Sketa dezerto de Egiptio.
  • Justo de Urgell (m. ĉ. 546), unua episkopo de Urgell.
  • Justo de Canterbury (n. en 599, m. en 627 ĝis 631), la kvara ĉefepiskopo de Canterbury, Kent, Anglio