Sankta Marteno (insulo)
Sankta Marteno | ||
---|---|---|
Mapo (verda=franca roza=nederlanda) | ||
insulo | ||
Akvejo | Kariba Maro | |
Insularo | Malgrandaj Antiloj | |
Geografia situo | 18° 1′ N, 63° 3′ U (mapo)18.023611111111-63.048333333333Koordinatoj: 18° 1′ N, 63° 3′ U (mapo) | |
| ||
Neoficiala flago de franca Sankta Marteno | ||
La insulo Sankta Marteno troviĝas en la Kariba Maro kaj estas nomita laŭ la sankta Marteno de Tours. La insulo situas 240 km oriente de Puerto-Riko, kaj sude de Angvilo. Ĝi apartenas al la Malgrandaj Antiloj. La insulo estas politike dividita:
- Saint-Martin, la norda insuloparto, estas transmara kolektivo de Francio (ĝis la 22-a de februaro 2007 ĝi apartenis al la transmara departemento Gvadelupo).
- Sint-Maarten, la suda insuloparto, apartenas al la Nederlandaj Antiloj, teritorio dependa de Nederlando.
Geografia pozicio:(18° 01′ 25″ N; 63° 02′ 54″ U Mapo)