Sankta Nonnozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kripto de la Katedralo de Freising

Sankta Nonnozo (latine: Nonnosus) estas romkatolika sanktulo kies festo estas en la 2-a de septembro. Li mortis ĉirkaŭ la jaro 560. Kun tiu italo venerade ofte kunfandiĝis alia samnomulo el Molzbichl (Distrikto Spittal an der Drau, Karintio, Austrio) pri kiu verkis Karl Amon.

Vivo de la itala Nonnozo[redakti | redakti fonton]

Li estis unue monaĥo kaj poste abato de monakejo situanta sur la monto Soratte en Etruskio, Italio, je 8 kilometrojn sudoriente de la urbo Civita Castellana. Li estis modelo por la kunfratoj koncerne obeon humilan kaj konfidon neŝanceligeblan je Dio.

Pri li rakontas Gregorio la 1-a (dial. I, 7), ke lia preĝado povis movi eĉ rokon - kio ebligis la starigon de monakejo samloke. Danke al simila preĝada miraklo li refaris rompitan lampovitron kaj pliigis oleon aliokaze. Liaj relikvoj troviĝas en la katedralo de Freising. Papo Leono la 9-a donacis ilin al episkopo Nitger de Freising.

Post fajrego en la 5.4.1159 la relikvoj denove prenitis - en ĉeesto de la ĉefepiksopo salcburga Eberhard - kaj entombigitis en ŝtona sarkofago en la kripto fare de lia episkopa moŝto Albert en 1161. Nur kelkaj sanktaj osteroj konserviĝis en la supera sakristio. Sed la memoro pri la relikvoj pli kaj pli forgesitis kaj kutimoj piaj pri kandelstarigo apud altaro relikvihavinta ne plu komprenitis. El la jaro 1661 ekzistas la novaĵo ke princĉefepiskopo Albert Sigismund transdonis al la kardinalo Barberino por la Kirko Sankta Silvestro ĉe la Soratte-monto relikveron belan, kie en 1664 altaro aparta faritis por la sanktulo. En la 27.1.1709, okaze de alikonstruo de la kripto, la relikvoj retrovitis. En la 2.9.1709 faritis solena procesio en ĉeesto de ok abatoj kaj de la princepiskopo Johannes Franciscus kun relikvujo altvalora kaj diversaj figuraĵoj el la vivo de Nonnozo. Multaj homoj partoprenis longajn honorpredikojn, kiuj poste eldonitis.

La sanktulo iĝis speciala patrono de la Katedrala konvento de Freising. La porpeto en la 2-a de septembro, la tago de la sanktulo, temas pri la paco kaj la savo de la animo kaj de la korpo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Vollständiges Heiligen-Lexikon, Band 4. Augsburg 1875, p. 577-578, kio legeblas tie ĉi interrete.