Sankta Pordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La sankta pordo de la Baziliko Sankta Petro de Romo, verko de la skulptisto Vico Consorti.

La Sankta Pordo, (hispane: “Puerta Santa”) estas pordo kiu funkcias kiel partikulara aliro al partikulara spaco. En ĝenerala signifo, trapasi ĝin ebligas atingi ion aŭ savixgi el danĝero aŭ persekutado.

Por katolikismo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tiu “imagita” pordo de Baziliko kiu estas masonita por esti malmasonita okaze de Jubileo.
La rito plej konata de la Jubileo estas ĝuste la malfermo de tiu pordo. Estas pordo en la kvar ĉefaj Bazilikoj de Romo: Sankta Petro, Sankta Johno ĉe Laterano, Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj kaj la Baziliko Sankta Maria la Granda.[1]

Apartaĵoj de la sankta pordo[redakti | redakti fonton]

La rito de la sankta pordo simbole esprimas la koncepton laŭ kiu, dum la jubileo, estas donitaj al la fideluloj "eksterordinaran aliron" al la savo.[2]

Dosiero:Santa maria di collemaggio-l'aquila.jpg
La Baziliko Santa Maria di Collemaggio (La-Aglo) entenas la unuan sanktan pordon de la kristana mondo.
La intera flanko masonita de la sankta pordo de la Baziliko Sankta Petro de Romo.

La oficiala komenco de la jubileo okazas per la malfermo de la sankta pordo en la baziliko de Sankta Petro. La sanktaj pordoj de aliaj bazilikoj iĝas malfermitaj en la sinsekva tago, Pasinte la pordo estis malmasonita nur parte antaŭ la ceremonio, allasante diaframon kiun la papo rompis per marteleto; do la laboristoj kompletis la malkonstruon. Okaze de la Granda Jubileo 2000, male, papo Johano Paŭlo la 2-a simpligis la riton: la muro estis malkonstruita antaŭe lasante la pordon fermita, kiun la papo malfermis puŝante la klapojn. Fine de la Sankta Jaro ĉiuj sanktaj pordoj estas denove permasone fermitaj.

Iuj bazilikoj posedas, per konfido de la papoj, sian sanktan pordon kiel la Katedralo de Santiago de Compostela kaj Notre-Dame de Québec, kaj deko alia.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dante Alighieri. Divina Comedia. Madrid: Ed. Alianza
  • Hani, Jean. El simbolismo del templo cristiano. Ed. Olañeta.
  • Naveiro, Ángeles. Santiago's tomb and Plato's cave. New York: Oxford University Press
  • Vahamond, R. Pilgrims, sanctuaries and board games. Harvard: Cambridge Institute

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sed por la Jubileo de 2015 papo Francisko decidis, ke en ĉiuj urboj kaj diocezoj, en la bazilikoj kaj katedraloj, en pilgrimlokoj estu malfermita la Pordo de la Mizerikordo, por ke la jubileon oni povu celebri ankaŭ loke “kiel signon de kunuleco de la tuta Eklezio”.
  2. Ĉe diversaj religioj la “pordo” akiras simbolan signifon kiel eblan aliron al la dioj.