Sanktejo Sancho Abarca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Sanktejo Sancho Abarca
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


La Ermitejo "Sancho Abarca" situas en plana monta pinto, en la municipo Tauste de provinco Zaragozo kaj en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksimume 14 km de la urbo Tauste kaj okupas la pinton de monteto sudoriente de la "Plana Negra", en la natura parko de la "Bardenas Reales" kaj ĝi estas nekredebla belvidejo super la suda parto de la "Bardenas" kaj bona parto de la valo de la rivero "Ebro". [1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko "Sancho Abarca" estas citita en 1158. La historiisto Antonio Ubieto Arteta diras, ke la nuna sanktejo estis konstruita, kie antaŭe estis konstruaĵoj apartenantaj al skabeno de Ejea de los Caballeros, nomita Sancho Abarca, kiu vivis meze de la 12-a jarcento. Li estis de navara origino kaj havis havaĵojn en Tudela. [2]

La 7-an de aprilo 1569 (estis Sankta Ĵaŭdo), paŝtisto de Roncal nomita Ibar trovis lignan ĉizadon de la Virgulino inter la ruinoj de la kastelo "Sancho Abarca", situanta en la navara municipo Fustiñana, en la montoj "Bardenas". [3]

La paŝtisto renkontis ĉasiston el Tauste, al kiu li raportis la trovon. Li venis rapide en Tauste por liveri la novaĵojn, kaj eniris la preĝejon "Sankta Maria", kiam la predikisto ĵus finis la predikon pri la pasio de Kristo. Procesio estis organizita por kolekti la bildon kaj ili alportis ĝin al Tauste. Homoj de Fustiñana postulis la ĉizadon, ĉar ĝi estis trovita sur iliaj teroj, sed la ĉefepiskopo de Zaragozo, Fernando de Aragón, konsentis kun tiuj de Tauste. [3]

Temas pri gotika ĉizado el la 14-a jarcento, en polikroma ligno de escepta kvalito kaj nur 27 centimetroj. Verŝajne tiu bela skulptaĵo devenis el la sudo de Francio, dum la hugenotaj ribeloj. Iu fuĝis suden portante la ĉizadon kaj perdis aŭ forlasis ĝin tie.

La ermitejo, kie oni kultas la ĉizitan skulptaĵon de la Virgulino "Sancho Abarca", estis konstruita de 1670 kaj estis fine kompletigita en 1703. [1] [4]

En 1718, la ĉefepiskopo de Zaragozo aprobis ermitejan fratecon "Sancho Abarca", kiu funkciis ĝis 1835, kiam la konfisko de Mendizabal devigis ilin forlasi la sanktejon. Sed en 1849, pro interveno de homoj de Tauste, oni atingis la rajton ade kontinui la diservo de la ermitoj kaj oni malfermis denove la kultadon en la sanktejo, ĝisdatigante la regulojn de la frateco. [5] [6]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La ermitejo estas rektangula en plano, kun ununura navo kovrita per luneta volbo kaj kun kapeloj inter la murapogiloj. La ĉefkapelo finiĝas en kupolo sur pendentivoj. [1]

La pordejo, ĉe la piedo, prezentas simplan duonrondan arkon. Elstaras la blanka kalkigo de la flankaj navoj, dum la ĉefa montras la murojn kun elmontrita materialo, kio kreas allogan kontraston. [7]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Estas spektaklaj vidoj de la altebenaĵo, kie troviĝas la ermitejo "Sancho Abarca".

Estas hotelo-restoracio apud la ermitejo, kiu funkcias ĉiutage preskaŭ 10 monatojn dum la jaro.

Festoj[redakti | redakti fonton]

La pilgrimadoj de Tauste al la sanktejo de la Virgulino de Sancho Abarca okazas en aprilo kaj septembro. [4]

Oni portas la ĉizitan skulptaĵon de la virgulino "Sancho Abarca", preĝante la rozarion, suprenirante ĝis la sanktejo. Poste oni celebras meson en la preĝejo de la sanktejo kaj fine oni faras kamparan manĝon en la sama sanktejo aŭ en Tauste. [8]

Kiel okazas en la urbo Tauste kaj en ĝiaj municipaj vilaĝoj, la najbaraj navaraj urboj Cortes, Buñuel, Cabanillas kaj Fustiñana ankaŭ festas sian pilgrimon al la sanktejo "Sancho Abarca" en malsama dato. [9] [10]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-01-30. Alirita 2023-01-30.
  3. 3,0 3,1 [2]
  4. 4,0 4,1 [3]
  5. [4]
  6. [5]
  7. [6]
  8. [7]
  9. [8]
  10. [9]
  11. [10]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • PDF-Dokumento kun detaloj pri la ermitejo "Sancho Abarca". [11]
  • Aktualaj sciigoj pri la ermitejo "Sancho Abarca". [12]
  • Vojaĝo al ermitejo "Sancho Abarca". [13]
  • Foto-raporto pri vojaĝo al ermitejo "Sancho Abarca". [14]
  • Vojaĝo tra la aragona "Bardena" ĝis la ermitejo. [15]
  • Jutuba video. [16]
  • Biciklaj montaraj vojoj. -- [17] -- [18] -- [19]