Sant'Angelo in Lizzola - jen itale, en la loka dialekto Sant’Angële - estas eksa komunumo de orienta Italio, kiu ekde la komenco de 2014 apartenas al la nova komunumo Vallefoglia. Ĝi apartenas al la regiono Markio kaj al la provinco Pesaro kaj Urbino. Fine de 2013 en la tiam ankoraŭ memstara komunumo vivis 8 815 loĝantoj sur areo de 11,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 751 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la Ĉefanĝelo Miĥaelo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.