Sant Boi de Llobregat

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sant Boi de Llobregat (aŭ simple "Sant Boi"), estas municipo de la metropola areo de Barcelono, en la provinco de Barcelono (Hispanio). Ĝi enhavis 81.335 loĝantojn en 2008) kaj ties antikva deveno estas ĝis la 6a jarcento a.K., sed nur je la tempo de Romio la municipo ekprosperis.

La municipo estis oficiale nomata dum multaj jaroj San Baudilio de Llobregat (en la hispana), sed populare konata kiel Sant Boy (katalune). Post la fino de la frankisma diktatoreco la oficiala nomo deturnis al la kataluna lingvo, kun ties moderna kataluna ortografio: Sant Boi de Llobregat.

Geografio

Ĝi situas ĉe la delto de la rivero Llobregat, kaj limas kun Cornellà de Llobregat, El Prat de Llobregat, Viladecans, Sant Climent de Llobregat, Santa Coloma de Cervelló kaj Sant Joan Despí.

Gravuloj el Sant Boi