Pau Gasol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pau Gasol
Persona informo
Naskonomo Pau Gasol Sáez
Naskiĝo 6-an de julio 1980 (1980-07-06) (43-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunaanglahispanafrancaitala
Loĝloko BarcelonoLos-Anĝeleso
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Barcelono
Subskribo Pau Gasol
Familio
Frat(in)oj Marc Gasol • Adrià Gasol
Okupo
Okupo basketbalisto • aktoro • professional athlete
TTT
Retejo http://www.paugasol.com/
vdr

Pau GASOL Sáez (Barcelono, 6-a de julio 1980) estas hispana profesia korbopilkisto de la National Basketball Association (NBA). Li partoprenis sesfoje en la ludo NBA All-Star. Li venkis en du NBA-ĉampionecoj, ambaŭ kun la Los Angeles Lakers. Li estis la NBA-Novulo de la Jaro en 2002 kun la Memphis Grizzlies, unu el nur tri ne-usonaj NBA-ludantoj gajnintaj tiun premion. Li estas la pli aĝa frato de kolega NBA-ludanto Marc Gasol.

Gasol, kun la Grizzlies

Kiam li estis deksesjara, li komencis ludi por la juna teamo de FC Barcelona. Post moviĝado al la plenkreska teamo de Barcelona la teamo venkis en la hispana ĉampioneco en 2001, kaj Gasol estis nomita plej valora ludanto.

Gasol estis elektita fare de la Atlanta Hawks per la tria elekto en la unua raŭndo de la NBA-selektado en 2001, sed liaj rajtoj estis interŝanĝitaj al Memfis Grizzlies. Post sep sezonoj kun la teamo, Gasol estis interŝanĝita al la Lakers en 2008, ĝis 2014, poste ludis en Chicago Bulls (2014-2016), kaj San Antonio Spurs (2016 - 2019).

Gasol gajnis du olimpikajn arĝentajn medalojn, olimpikan bronzan medalon, FIBA World Cup titolon kaj tri EuroBasket titolojn kun la hispana nacia basketbalteamo.