Santa María Ribarredonda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa María Ribarredonda
municipo en Hispanio • loĝloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 91  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 3° 11′ U (mapo)42.643333333333-3.1780555555556Koordinatoj: 42° 39′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 694 m [+]
Areo 11,009 km² ( 110 0.9 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María Ribarredonda (Provinco Burgoso)
Santa María Ribarredonda (Provinco Burgoso)
DEC
Santa María Ribarredonda
Santa María Ribarredonda
Situo de Santa María Ribarredonda
Santa María Ribarredonda (Hispanio)
Santa María Ribarredonda (Hispanio)
DEC
Santa María Ribarredonda
Santa María Ribarredonda
Situo de Santa María Ribarredonda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María Ribarredonda [+]
vdr

Santa María Ribarredonda [santamaRIa ribareDONda] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko La Bureba. La loknomo Santa María Ribarredonda povas esti komprenebla etimologie kiel Sankta Maria Rondoforma Riverbordo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 95 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 40 loĝantojn el 1991.

Ĝi distas 61 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Cubo de Bureba, Miraveche, Villanueva de Teba, Zuñeda, Vallarta de Bureba, Pancorbo kaj Valluércanes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Santa María Ribarredonda, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Maria Ĉieliro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]