Santa María de Valverde (Zamora)
Santa María de Valverde | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49333 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 52 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 56′ N, 5° 56′ U (mapo)41.935277777778-5.9344444444444Koordinatoj: 41° 56′ N, 5° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 733 m [+] | ||
Areo | 9,75 km² ( 975 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Santa María de Valverde [santamaRIa debalBERde] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santa María de Valverde estas etimologie tradukebla al Sankta Maria de la Verda Valo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/94/Igrexa_Santa_Mar%C3%ADa_de_Valverde.jpg/220px-Igrexa_Santa_Mar%C3%ADa_de_Valverde.jpg)
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 9,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 70 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.