Santarém (Parao)

| Santarém | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo de Brazilo urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 262 538 (2000) [+] | ||||
| Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 2° 27′ S, 54° 42′ U (mapo)-2.4427777777778-54.707777777778Koordinatoj: 2° 27′ S, 54° 42′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 60 m [+] | ||||
| Areo | 17898 km² (1 789 800 ha) [+] | ||||
| Horzono | America/Santarem [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Santarém [sanntarejm] estas prospera brazila urbo kaj municipo de Parao (02º26'35" Sude; 54º42'30" Okcidente, 51 metroj sur marnivelo). En 2004, ĝi havis 272 237 loĝantojn kaj 24 422,59 km². Ĝi estas apud rivero Tapajós.
La urbo estis fondata de Pastro João Felipe Bettendorf en la 22-a de junio de 1661, kaj oni kreis municipon en 1848.
En Santarém oni trovas la "tapajosan ceramikon" kiu havas du tipojn de ujoj: la botelkola kaj la kariatida. Tiu ceramiko estas tre malnova kaj tiel perfekta ke oni povas kompari ĝin al ĉina porcelano.
En municipo Santarém ankaŭ estas la vilaĝo Alter-do-Chão.
Esperanto en Santarém
[redakti | redakti fonton]En la urbo estas Santarém Esperanto-Asocio fondita je la 26-an de Majo 1984. Tiu, sub la prezidanteco de Valdenir Araújo Pessôa, okazigis en decembro de 1989, la 3-an Amazonian Esperanto-Renkontiĝon, kies temo estis "Esperanto en Amazonio - Obstakloj kaj Alternativoj".





