Sapropelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sapropelo (kuntiriĝo de antikvgrekaj vortoj sapros kaj pelos, kun la signifo de putriĝo kaj koto (aŭ argilo), respektive) estas termino uzata en mara geologio por priskribi malhelajn sedimentojn kiuj estas riĉaj en organika materio. Koncentraĵoj de organika karbo en sapropeloj plej ofte superis 2 wt.% en pezo.

La termino sapropela okazaĵo referencas ankaŭ al ciklaj oceanaj anoksaj okazaĵoj (OAO), partikulare al tiuj kiuj okazis en la Mediteranea maro kun periodeco de ĉirkaŭ 21 000 jaroj.