Sarah Thonig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarah Thonig
Persona informo
Naskiĝo 16-an de februaro 1992 (1992-02-16) (32-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://sarahthonig.de/
vdr

Sarah Agrippine Thonig[1] (naskiĝis la  16-an de februaro 1992(nun 1992-02-16)) estas germana aktorino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Thonig ludis komence en lerneja teatro, kunagis ĉe amatoraj teatraĵoj en la urba teatro de Dachau kaj vizitis diversajn Schauspielworkshops. Kiel amatoro ŝi laboris ĉe teatroprojekto handikapitaj homoj kaj ludis de 2008 ĝis 2010 ĉe diversaj teatraĵoj en la Ludwig-Thoma-Haus en Dachau. En somero 2011 ŝi vizitis la teatran somerakademion de la profesia faklernejo Schauspiel München.[2] Poste (2015) ŝi ricevis krome kameraajn kaj filmaktorajn instruojn ĉe Teresa Harder.

Post sia abiturienta ekzameno ŝi estis de 2011 ĝis 2014 dum tri jaroj membro en juna ensemblo de la Residenztheaters München (tiel nomata „Junges Resi“), kie ŝi ricevis instruojn pri parolado kaj rolado, trenadon de movado kaj kursojn pri dancado kaj batalado.[2] Ĉe „Jungen Resi“ ŝi ludis ĉe teatraĵoj en Münchner Marstall du ĉefajn rolojn, nome Ingrid en Katzelmacher de Rainer Werner Fassbinder kaj Lou en DNA de Dennis Kelly.[2] Krome ŝi apartenis al la ensemblo de Frühlingserwachen – Live fast, la young, moderna Frühlings Erwachen-versio, kiu estiĝis laŭ reĝisorado kaj prilaborado de Nuran David Calis.[2]

En 2003 Sarah Thonig staris, en aĝo de 11 jaroj, la unuan fojon antaŭ la kamerao kaj ekde 2012 ŝi denove videblis en diversaj televidaj filmoj kaj serioj. Ekde 2015 Thonig kunaktoris en konstanta seria kromrolo en la ZDF-serio Die Rosenheim-Cops.[3] Apud Ursula Maria Burkhart (kiel ŝia kolegino Marianne Grasegger) Thonig ludis Christin Lange, unu el la du akceptejaj kunlaborantoj en la polica prezidio Rosenheim.[3]

En sia libertempo Thonig aktivas kiel kuraĝigistino.[3] Thonig vivas en Munkeno.[2]

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Intervjuo pri Hotel 13 ĉe Starflash.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Sarah Thonig; Profilo kaj vivresumo ĉe Schauspielervideos.de. Vokita la 9-an de marto 2017.
  3. 3,0 3,1 3,2 ROSENHEIM-COPS: Sarah Thonig (23) wirbelt als Cheerleaderin. En: BILD de la 28-a de Oktobro 2015. Vokita la 9-an de marto 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]