Saratov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La blazono de Saratov
La flago de Saratov

Saratov (ruse Сара́тов) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Saratova provinco. La urbo situas 858 kilometrojn al sud-oriento de Moskvo ĉe la alta bordo de Volgo.

Laŭlonge de Volgo la urbo okupas 34 kilometrojn. Ĝi estas ĉirkaŭita de montetoj (ĝis 250 metrojn altaj).

La urbo estis fondita en 1590 kiel fortikaĵo por gardi komercistan vojon.

Saratov estas grava kleriga kaj industria centro. En ĝi situas multaj fabrikoj (maŝinkonstruado, nafta kaj kemia industrio).

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 63401.

La urbo estis fondita en jaro 1590.

La interurba telefona kodo estas 8452, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

En la urbo estas fervoja stacio.

Famuloj

Esperanto en Saratov

En 1903 venis al Saratov Georgo K. Davidov, kiu tie fondis la unuan Esperanto-Bibliotekon, la fama Biblioteko de Saratov.

Bildoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.saratovmer.ru (ruse) - retejo de la administracio de Saratov greke Саратовская Губерния (ruse) - Saratova gubernio greke http://www.saratoff.ru/?chap=history greke http://www.saratov-digital.com