Sasuke Uchiha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sasuke Uchiha
fikcia homo • rolulo de japana movbildo • rolulo de japana bildliteraturo
Kreita de Kishimoto Masashi
Verko Naruto
Jump Force
Boruto
Informoj
Sekso vira
Nacieco Land of Fire
Okupo glavobatalanto • fictional ninja • ninĵo
Patro Fugaku Uchiha
Patrino Mikoto Uchiha
Gefratoj Itachi Uchiha
Edzo/Edzino Sakura Haruno
Infanoj Sarada Uchiha
vdr

Sasuke Uchiha (うちは サスケ?) estas fikcia deŭteragonisto de la mangao kaj animeo Naruto, kaj Naruto Ŝippuden, kreita de la mangao-verkisto Masashi Kishimoto.[1] Komence, la aŭtoro ne havis intencojn krei lin, sed post konsulti kun sia eldonisto, li decidis koncipi rivalon por la ĉefa rolulo de la verko, Naruto Uzumaki, kio kuntrenis la kreadon de Sasuke. Kvankam Kishimoto komentis havi malfacilaĵojn rilate al lia dezajno, li asertas ke Sasuke estas unu el la roluloj kiun li persone plej ĝuas desegni.[2]

Samkiel en la mangao kiel en la animeo, Sasuke estas ano de la klano Uchiha, unu el la ninĵaj klanoj plej fortaj de la Konoha Vilaĝo, li estas la juna frato de Itachi Uchiha kaj la patro de Sarada Uchiha. Post diplomiĝi kiel unuranga ninĵo, aŭ genin, li aniĝas al la «Teamo 7», konstituita de Naruto Uzumaki, Sakura Haruno kaj sia majstro, Kakashi Hatake. Lia ĉefa kuraĝigo kaj kialo dum la animeo estas venĝi la detruon de sia klano fare de sia plej granda frato, Itachi Uchiha. Malgraŭ tio ke ekde la komenco Sasuke agas kiel malvarma kaj akra homo, antaŭenpuŝita de sia malamo kaj venĝaj deziroj, li sukcesas disvolvi pli agrablan sintenon laŭmezure kiel lia rilato kun la aliaj ĉirkaŭloj progresas, specife kun Naruto, kiun li eĉ konsideras sia rivalo. Tamen, Sasuke fine forlasas sian teamon kaj sian vilaĝon fine de la unua sezono de la animeo, kun la intenco renkontiĝi kun Orochimaru cele fariĝi sufiĉe forta kaj memstara por forvenki na Itachi. Do, liaj kunuloj atribuas al si kiel ĉefan celon revenigi lin al la vilaĝo Konoha, ĉiuriske kaj sub ĉia penado, situacioj kiuj iĝas oftaj en la historio. En la japana adapto de la animeo lia voĉoaktoro estas Noriaki Sugiyama.

Ĉar li estas unu el la ĉefroluloj, nome deŭteragonisto aŭ kvazaŭ ĉefrolulo, Sasuke aperas en pluraj filmoj bazitaj sur la serio, samkiel en aliaj medioj rilatiĝitaj al la entrepreno, inkludante videoludojn kaj originalajn video-animeojn. Pro la sama kialo, li estis objekto de multnombraj kritikoj kaj laŭdoj; multaj enketituloj rimarkis ke lia malvarma kaj akra sinteno estis perceptita kiel tiu de «rivalo» stereotipa, simila al aliaj roluloj ene de la ĝenro shōnen, kvankam ĉi tio malfaciligas trovi iun simpation favore al li; en recenzo de IGN, oni klasigis lin kiel «emoon». Malgraŭ tio, Sasuke estis unu el la plej popularaj roluloj el Naruto, kaj sekve el la animeo-mondo, ĉar li sukcesis atingi en diversaj okazintaĵoj la unuajn postenojn en pluraj enketoj. Krome, oni lanĉis plurajn akcesorojn de Sasuke en la unua kaj dua parto de la animeo, inkluzive de moveblaj figuroj kaj pluŝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kishimoto Masashi
  2. Kishimoto, Masashi (2000). Naruto, volumo 3. Paĝo 26,https://es.wikipedia.org/wiki/Sh%C5%ABeisha