Pluŝaĵo

Kopìo de Steiff pluŝa urso el 1903.
Pupo kiel animalo formita de kudritaj tolaĵoj kaj remburita de milda materialo estas nomata pluŝaĵo. Populara ludilo de tiu tipo estas pluŝa urso.
Tolaĵoj ofte uzataj estas tekstilaĵoj kiaj pluŝo aŭ felpo. Oftaj remburmaterialoj estas sinteza fibro, kotono, pajlo, rabotaĵoj, plastaĵoj aŭ faboj. Remburitaj pluŝaj ludiloj estas faritaj laŭ multaj diferencaj formoj, ofte ŝajnigante animalojn, legendajn entojn, fikciulojn aŭ nevivajn objektojn. Ili estas ofte uzataj ne nur kiel ludiloj, sed ankaŭ kiel transiraj aŭ sekurigaj objektoj, por montrado aŭ kolektado kaj uzitaj kiel donacoj, kiaj por gradiĝo, Kristnasko, Sankt-Valentena tago aŭ naskiĝtagoj.