Satelito
Satelito estas objekto, kiu orbitas alian ĉefan objekton. Satelito povas esti natura aŭ artefarita objekto.
Ĉar ĉiu objekto havas graviton, la movo de la ĉefa objekto ankaŭ estas influata de la satelito.
En astronomio
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj korpoj, kiuj estas parto de nia sunsistemo, inkluzivante la Teron, estas satelitoj de la Suno, aŭ satelitoj de tiaj objektoj, kiel la Luno.
Satelita telefono
[redakti | redakti fonton]En seklando aro de antenoj prizorgas telefonadon per poŝtelefonoj. Mare oni uzas komunikajn satelitojn, kiuj atingas la tutan teron. Telefoni per INMARSAT estas kara, sed tiu satelita sistemo atingas iu ajn, eĉ meze de oceano.
Ĉielpoluado
[redakti | redakti fonton]Amasa lanĉado de komercaj satelitoj okazigis novan problemon forme de ĉiela poluado. Ĉiuj satelitoj funkcias samtempe kiel spegulo por la suna lumo, kaj kiel kaŝilo por la malantaŭaj steloj. Tiel ili iom post iom, pli kaj pli, malhelpos ĉielobservadon ekde la Tero, ne nur okulan observadon, sed ankaŭ radiobservadon. Tial la Internacia Astronomia Unio diskonigis en junio 2019 sian maltrankviliĝon pri la estonteco de astronomiaj observadoj, kaj grupo de astronomoj subskribigas petskribon por la kontrolo kaj limigo de lanĉoj de satelitaroj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Satelita televido
- Artefarita ĉielkorpo
- Natura satelito - natura objekto
- Artefarita satelito - konstruita objekto, maŝino, aparato, ktp. Ekz: Sputniko
- Komunika satelito - artefarita satelito, kiu peras komunikajn informojn
- ADSL
- Kablo
-
satelito en orbito
-
Modela satelito en muzeo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://science.nasa.gov/Realtime/JPass/20 Arkivigite je 2006-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.heavens-above.com
- http://www.stoff.pl
- http://all-satellite-facts.info[rompita ligilo]