Sateo
Sateo (indonezie Saté) estas loka manĝaĵo de Singapuro, Indonezio, Malajzio kaj la Filipinoj. Kutime ĝi estas farita el rostita viando sur bambuaj rostostangoj kun cepoj kaj saŭco (plejofte arakida saŭco).
La manĝaĵo estas inventita de javaj stratvendistoj.[1]
La plej konataj sateoj estas:
- saté babi (porko)
- saté ajam (koko)
- saté kambing (kapro)
- saté udang (salikoko)
- saté kere (tempeo) estas vegetara sateo.