Sauda [seŭda] (laŭ norena verbo sjoða "boli") estas komunumo kaj urbeto de Norvegio. Ĝi apartenas al la provinco Rogaland kaj al la historia regiono Ryfylke. Laŭ la stato de 2025 en la komunumo vivis 4 600 loĝantoj sur areo de 546,56 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Etne, Odda, Suldal kaj Ullensvang.