Sayn (rivero)
Sayn/Saynbach | |
---|---|
la rivereto Sayn inter Zürbach kaj Maxsain
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanio |
Rivera reto | Rejno |
Longeco | 42,7 km |
Fluo | |
Fonto | Himburg en Oberwesterwald |
- Alteco super marnivelo | 430 m |
- Koordinatoj | 50° 34′ 14″ N, 7° 52′ 14″ O (mapo)50.5705555555567.8705555555556 |
Enfluejo | en Bendorf en la Rejno |
- Alteco | 70 m |
- Koordinatoj | 50° 25′ 7″ N, 7° 33′ 27″ O (mapo)50.4186111111117.5575 |
Altecodiferenco | 360 m |
Geografio | |
La Sayn (aŭ Saynbach) estas rivereto de longeco de apenaŭ 43 km en la suda parto de la germana mezmontaro Westerwald, kiu fontas apud Himburg en la supra Vestervaldo kaj en Bendorf (inter la urboj Koblenco kaj Neuwied) enbuŝiĝas en la Rejnon.
Riverfluo
[redakti | redakti fonton]La rivereto fluas nu trar la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia fontejo troviĝas inter la lokoj Wölferlingen, Bellingen, Langenhahn kaj Himburg sur alteco de 450 m en arbaro norde de la Wetzstein. la malsupra parto de la rivereto estas la suda limo de la naturprotektejo Rhein-Westerwald kaj tuŝas ankaŭ la naturprotektejon Hüttenweiher. En tiu parto de la valo situas pluraj stagnoj, kiuj jam estis protektita ekde la komenco de la 20a jarcento de prusa registaro.
Lokoj
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj lokoj estas:
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]Apud la Saynbach ekzistas ankaŭ la „kleiner Saynbach“ (malgranda S.), kiu fontas apud Arnshöfen, kaj kiu fluas tra Niedersayn, Helferskirchen-Niederdorf, Quirnbach, Vielbach kaj Oberhaid kaj en Ellenhausen enfluas la "granda" Saynbach.