Scharfenburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scharfenburg

turo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 54′ 52″ N, 10° 23′ 50″ O (mapo)50.914410.3972Koordinatoj: 50° 54′ 52″ N, 10° 23′ 50″ O (mapo)
Scharfenburg (Turingio)
Scharfenburg (Turingio)
DEC
Scharfenburg
Scharfenburg
Situo de Scharfenburg
Map
Konstruita 1100
vdr

Scharfenburg (ankaŭ Scharfenberg) estas ruino de altaĵburgo en Thal, urbokvartalo de Ruhla, Germanujo, sur alteco de ne tute 400 metroj. Ĝia unua mencio estis en 1137. Kaduko ekis en 1446 post la interwettin-a milito. Ĝi estis nomdonanto por Kastelo Neuscharfenberg.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Havas la burgon duoblan aron de muroj kaj fosoj situante sur la pinto de la samnoma konusmonto supre de Thal en la valo de la rivereto Erbstrom. Ĝi dividiĝas je uesta malsupra kaj eosta supra burgo.

Tra la restoj de suda portala areo oni eniras ĝin; restis ankoraŭ arko el grejso. Tuj dekstre la enirinto spektas blazonon de la senjoroj de Uetterodt. De ĉi tie kondukas ringmuro de eoste tra angulo supren ĝis la supra burgo. En la malsupra burgo kvazaŭ nenio krom ringoburgaj restoj. Similas la situacio ĉe la supra burgo kies alteco ne tute 10 metrojn pli grandas.

La ronda belfrido, kiu iam estis pli ol 25 metroj alta, estis rekonstruita ĝis la alteco de 20 metroj. Oni surgrimpi povas tra ekstera, ŝtala helikŝtuparo. Ĝi markas la orientan limon de la supra burgo. La ankoraŭ bone videblaj sekurigmezuroj en la direkto de eosto kaj nordo estis per muroj ka fosoj.

Maldekstre de la portalo regionevoluiga societo starigis ŝirmkabanon por migrantoj. Fakte la ununura celo por ekskursoj tien estas trovi lokon de bela vido sur la belfrido. Sed la priplorindaj aliaj restoj ne helpas doni veran burgoĝuan travivaĵon al la vizitantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio estis dum la regado de Ludoviko la 1-a, landgrafo de Turingio. La mencio fare de Hartung de Stein-Altenstein en la 1137-a jaro estis kvazaŭ nedirekte ĉar li estis atestanto dum donacado en favoro de la klostro de Fraŭenbreitungen. La rempara rolo de tiu ĉi burgo estis granda kaj sieĝoj de ĝi multis: volis havi ĝin anoj de la dinastio Wettin, Hennebergio kaj Hesio.

Iu nobelo nome von Laucha loĝante surburge eĉ estis rabista barono. La burgo ofte estis objekto de interŝanĝoj kaj dotoj. Post la detruo starigis la lastaj posedantoj, la senjoroj de Uetterodt, du grandajn bienojn vale en Thal, nome Oberhof kaj Unterhof. Kaj en 1837 ĉio vendiĝis al duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotao).

Plano pri instalo de ŝtuparo ĉetura jam datumas de 1872. En 1932 fariĝis restaŭrado; en la 1970-aj jaroj ekis malpermeso surgrimpi kaj nur ekde 1993 revenis novaj konkretaj iniciatoj kaj realigoj por turisma utiligo.

Inter majo kaj septembro alireblas la komplekso inter la horoj naŭa antaŭgmeze kaj oka posttagmaze, inter oktobro kaj aprilo inter la deka kaj la kvara. Ene de la turo estas eta ekspozicio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wolfgang Eberhardt: "Aus der Geschichte der Scharfenburg bei Thal". Ĉe: Zur Geschichte des Landes an der Werra und Hörsel (I). Verlag+Druckerei Löhr, Ruhla 1994, p. 45.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]