Schimmelkopf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Schimmelkopf
(Weiskircher Höhe)
Alteco 694,8 m ü. NHN
Situo apud Weiskirchen; Sarlando, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Montaro Schwarzwälder Hochwald
Geografia situo 49° 35′ N, 6° 48′ O49.5892777777786.8058333333333Koordinatoj: 49° 35′ N, 6° 48′ O
Situo de Schimmelkopf
(Weiskircher Höhe)
Information icon.svg
vdr

La monto SchimmelkopfWeiskircher Höhe[1] situas en la Schwarzwälder Hochwald (parto de la Hunsrück) sur la limo de la distriktoj Trier-Saarburg (Rejnlando-Palatinato) kaj Merzig-Wadern (Sarlando) kaj havas altecon de 694,8 m super marnivelo. Ĝi estas la dua plej alta monto en Sarlando (Germanio).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La monto Schimmelkopf troviĝas en la sudoriento de la „Schwarzwälder Hochwald“ sur la norda landlimo de Sarlando. La pinto troviĝas en la Naturparko Saar-Hunsrück ĉirkaŭ 4,8 km norde de Weiskirchen (Sarlando), ĉirkaŭ 3,7 km sudoriente de Mandern kaj ĉ. 3,3 km sude de Waldweiler (ambaŭ Rejnlando-Palatinato).

La dua plej alta monto de Sarlando[redakti | redakti fonton]

En la 20a jarcento la montoj Dollberg kaj Schimmelkopf (Weiskircher Höhe) estis ambaŭ kun 695 m alteco la plej altaj montoj en Sarlando. Laŭ precizaj mezuradoj de la koncerna landa oficejo oni mezuris en la jaro 2005 por Schimmelkopf altecon de nur 694,8 m , kaj por Dollberg 695,4 m, do ĝi estas 0,6 m pli malalta ol la Dollberg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Horst Brausch u.a.: Saarland (Karte, Bild, Wort). Schroedel-Verlag, Braunschweig 2009, S. 5, ISBN 978-3-507-50544-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]