Scienc-Humanitara Komitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Scienc-Humanitara Komitato (Wissenschaftlich-humanitäres Komitee, WhK) estis fondita en Berlino la 14-an aŭ 15-an de majo 1897 por kampanji por la socia agnosko de gejaj kaj transgenraj viroj kaj virinoj kaj por batali kontraŭ ilia persekutado laŭ la artikolo 175 de la germana kriminala jura kodo. Ĝi estis la unua tiaspeca komitato en la historio.

La Komitato estis fondita la kvar tagojn antaŭ la liberigo el karcero de Oscar Wilde, de Magnus Hirschfeld, kune kun la eldonisto Max Spohr, la juristo Eduard Oberg kaj la verkisto Franz Joseph von Bülow ĉe lia domo en Berlino. La celo de la komitato estis mobilizi la kritikan publikon favore al la forigo de la artikolo 175 de la germana puna kodo, kiu kondamnis malliberejajn punojn por viroj. Adolf Brand, Benedict Friedlaender kaj Kurt Hiller, inter aliaj, aliĝis al la organizo.