Sciuro kaj Erinaco
Sciuro kaj Erinaco | |
---|---|
Enlanda nomo | 다람이와 고슴도치 (dalam-iwa goseumdoĉi) |
Konata ankaŭ kiel | Angle: Brave Soldier Hispane: Soldados Valientes |
Tipo de programo | animacia serio, milito |
Lando | Nord-Koreio |
Nombro de epizodoj | 32 |
Produktistoj | |
Produkto | |
Produkta kompanio | SEK Studios |
Elsendado | |
Origina | KCTV |
Sciuro kaj Erinaco (koree: 다람이와 고슴도치, elparolo dalam-iŭa goseumdoĉi) estas nord-korea animacia serio farita fare de SEK Studios de 1977 ĝis 2012. Ĝi estas unu el la plej multaj popularaj animaciaj serioj en Nord-Koreio.
Intrigo[redakti | redakti fonton]
La intrigo rakontas la historion de urbo nomita Flora Monteto loĝata de sciuroj, erinacoj, anasoj, kunikloj kaj aliaj malgrandaj bestoj vivantaj en paco kaj trankvilo ĝis ili estas atakitaj fare de invadaj malamikaj fortoj; en respondo al tio la ĉeffiguroj iĝas soldatoj por elimini siajn invadajn malamikojn, kiuj estas musoj, musteloj kaj lupoj.