Scivolemo (projekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Scivolemo (blogo))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Blua lupeo estas la simbolo de la projekto.

Scivolemo estas esperantlingva aŭdvida projekto pri scienco, kiu konsistas el blogo, jutuba kanalo kaj podkasto.

La blogo Scivolemo[redakti | redakti fonton]

En 2017 la blogo estis kreita de Frank van Hertrooij, studento pri ĥemia teĥnologio en la Teĥnika Universitato Eindhoven[1]. La blogo estas persona projekto kaj nur enhavas artikolojn de Frank.

La jutuba kanalo Scivolemo[redakti | redakti fonton]

La jutuba kanao estas kreita de teamo ĉirkaŭ Frank, Rogier Huurman kaj Carlos Pesquera Alonso kaj ekzistas ekde 2019. Komence la kanalo kreis nur proprajn videojn pri sciencaj temoj prezentitaj de persono kiu parolas en la video. Tiu teamo kreis sep videojn, poste la kanalo havis pli ol unujaran paŭzon.

Ekde somero 2020 la kanalo denove komencis krei videojn kun ŝanĝita teamo kaj nova koncepto. Nun la kanalo ĉefe enhavas tradukojn de mallongaj liberaj videoj de la germana televido ZDF, NASA, NOAA kaj aliaj liberaj fontoj per kiuj la teamo prezentas diversajn sciencajn temojn.[2] La teamo ankaŭ kreas proprajn videojn, sed sen persona preventado de la temo. La videojn havas liberajn licencojn, tial multe de la videoj estas enmetitaj en artikoloj en la esperantlingva Vikipedio kaj ili ankaŭ estas haveblaj en la vikimedia komunejo.

La podkasto de Scivolemo[redakti | redakti fonton]

La podkasto de Scivolemo enhavas la sonojn de la jutubaj videoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]