Seĉuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Katedralo de Seĉuro

Seĉuro ( hispane : Sechura ) estas urbo en la nordokcidento de Peruo, 50 kilometrojn sude de Pjuro. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Seĉurio. La urbo donis sian nomon al Seĉura dezerto, kiu okupas plimulton de marborda Peruo. Dunoj troviĝas sude de la urbo, inter la maro kaj la aŭtoŝoseo. La urbo havas ĉefan placon kun katedralo el la 17-a jarcento.

5°33′27.30″S 80°49′20.28″W  /  5.5575833°S, 80.8223°U / -5.5575833; -80.8223 (Seĉuro)