Sebastian Bodinus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Bodinus
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1700 (1700-10-04)
en Bittstädt
Morto 19-an de marto 1759 (1759-03-19) (58-jaraĝa)
en Pforzheim
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Sebastian BODINUS (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1700 en Amt Wachsenburg-Bittstädt, mortinta la 19-an de marto 1759 en Pforzheim) estis germana komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trejniĝo violonista li dungitis fare de margravo Karlo la 3-a Vilhelmo de Margraflando Badeno en Karslruhe. Post intertempe aliaj deĵoroj li plurfoje resenditis al Karlsruhe kaj fariĝis koncertestro tie por du periodoj. Li forlasis Karlsruhe en 1752, revenis en konfuzita mensa stato en 1758 kaj eniris frenezulejon en Pforzheim kie li mortis.

Liaj kompozicioj inkludas koncertojn kaj simfoniojn sed ekzistas ĉefe ĉambraj muzikaĵoj en la finbaroka stilo, ne nur solludendaĵoj kaj triosonatoj sed ankaŭ kvartetoj, konsiderinda maloftaĵo tiutempe (komponitaj en la 1720-aj jaroj kaj 1730-aj jaroj). Post la aŭdo de liaj kvartetoj oni miris la belecon de muzikaĵoj de relative malkonata majstro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Por orkestroj[redakti | redakti fonton]

  • 5 Sinfonien in D, D, F, A und B
  • Ouvertüre für Flöte, Violine und Orchester
  • 13 Konzerte für Flöte und Orchester, davon 5 in D, die übrigen e, e, e, E, G, G, A
  • Konzert für Oboe und Orchester in F
  • 3 Konzerte für Violine und Orchester in D, e, a

Ĉambra muziko[redakti | redakti fonton]

  • Drucke (ĉe Joseph Friedrich kaj Johann Christian Leopold en Augsburg)
  • Acroama musicum: 6 Sonaten für Violine und Basso continuo (ĉ. 1726)
  • 12 Sonaten für Violine und Basso continuo
  • Musicalische Divertissiments, oder in das Gehör gerichteter Trio en ses partoj (Augsburg, 1726):
    • 6 Sonaten für 2 Violinen und Basso continuo
    • 6 Sonaten für Flöte, Violine und Basso continuo
    • 6 Sonaten für Oboe, Violine und Basso continuo
    • 6 Sonaten für 2 Oboen oder Violinen und Basso continuo und 6 Sonaten für Flöte, Violine und Basso continuo
    • 3 Quadri für diverse Besetzungen
    • 3 Quadri für diverse Besetzungen
  • 12 Sonaten für diverse Besetzungen
  • 8 Quadri für diverse Besetzungen
  • manuskriptoj
  • 1 Sinfonie
  • 2 Duetti
  • 2 Menuetti
  • 33 Sonaten

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]