Sebestyén Pécsi
Sebestyén Pécsi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1910 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de majo 1991 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Megyeri Cemetery (en) , 16. parcella, 1. sor, 101. sír |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Werner (en) (1948–1991) |
Okupo | |
Okupo | preĝeja orgenisto muzikinstruisto universitata instruisto |
Sebestyén Pécsi [ŝebeŝtjEn pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi Sebestyén estis hungara orgenisto, altlerneja instruisto.
Sebestyén Pécsi [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1910 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de majo 1991 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sebestyén Pécsi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1936. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Aladár Zalánfy. Post siaj studoj li instruis en muziklernejo, kie iom poste li estis lernejestro. Ekde 1940 li instruis 4 jardekojn en la Altlernejo, krome inter 1940-1965 li estis orgenisto de Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). Li koncertis enlande kaj en multe da landoj, lia muziko estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. Li registris resume 14 muzikdiskojn. En 1980 li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1948, lia edzino naskis dufoje. Li ricevis 4 premiojn inter 1957-1980.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- István király szimfonikus költemény (1938)
- Bánatos órák – dalciklus (1942)
Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Orgonaiskola
- Az orgonajáték művészete
- Organológia
- Magyar orgonazene I-II.
- Az orgona
- Párhuzam az egyetemes és a magyar orgonakultúra fejlődése között
- Elméleti és gyakorlati harmónium-orgona iskola kezdők és önképzők számára
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Frigyes Hidas
- Melinda Kistétényi
- György Kurtág
- Gábor Lehotka
- György Ligeti
- László Lukin
- Ákos Rózmann