Segila bordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ora serrata
Diagramo de la sangaj vaskuloj de la okulo, kiel oni vidas en horizontala sekcio.
Diagramo de la sangaj vaskuloj de la okulo, kiel oni vidas en horizontala sekcio.
Diagramo de la sangaj vaskuloj de la okulo, kiel oni vidas en horizontala sekcio.
klaso de anatomia unuo
vdr

La Segila bordo (ora serrata) estas la segildenta krucvojo inter la retino kaj la ciliara korpo. Ĉi tiu krucvojo markas la transiron de la simpla ne-fotosentema areo de la ciliara korpo al la kompleksa, plurtavola, fotosentema regiono de la retino. La pigmentigita tavolo estas kontinua super la koroido, ciliara korpo kaj iriso dum la nerva tavolo finiĝas tuj antaŭ la ciliara korpo. Ĉi tiu punkto estas la segila bordo. En ĉi tiu regiono la pigmenta epitelio de la retino transiras en la eksteran pigmentan epitelion de la ciliara korpo kaj la ena parto de la retino transiras en la ne-pigmentitan epitelion de la cilioj. Ĉe bestoj, en kiuj la regiono ne havas segildentan aspekton, ĝi nomiĝas ciliara retina bordo (ora ciliaris retinae).

Aldonaj bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • Anatomy photo:29:22-0204 at the SUNY Downstate Medical Center
  • Atlas image: eye_1 at the University of Michigan Health System - "Sagittal Section Through the Eyeball"
  • Atlas image: eye_3 at the University of Michigan Health System - "Coronal Section Through the Eyeball
  • "Anatomy diagram: 02566.000-1". Roche Lexicon - illustrated navigator. Elsevier. Arkivita el originalo je 22a julio 2012

Kategorioj: Homa okula anatomio

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ora serrata en la angla Vikipedio.