Koroido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Koroido estas la meza membrano de la okulglobo, inter la skleroto kaj la retino. Ĝi estas la nutra organo de la okulo, funkcias ankaŭ kvazaŭ ties senluma kamero kaj samtempe varmodona kamero por la tre delikataj retinaj ĉeloj. La sifiliso, tuberkulozo, anemio, grava miopio, denta, naza aŭ buŝa infekto, intesta memtoksiĝo ktp. povas kaŭzi koroiditon.