Miopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Myopia.png

Miopiomiopeco (latine myopia) estas refrakcia perturbo de okulo. Ĉe miopeco la okulo estas plej ofte iom pli longa ol normale, aŭ la lenso aŭ la korneo estas tre koveksa. Tial en stato de neakomodo, la lumradioj konverĝas antaŭ la retino, estigante konfuzan bildon. Gi estas malofte denaska, sed la heredeco povas influi ĝin. Ĝi aperas ordinare en frua aĝo, kiam dum la kreskado oni tro- aŭ misuzas la okulojn por vidi proksime, kaj dependas de la ĝenerala sanstato kaj fortikeco de la individuo. La miopulo havas nenormale mallongvidan kapablon, kaj ne povas klare distingi malproksimajn objektojn; la proksimajn li klare distingas. Simpla miopeco ne estas grava; sed evoluanta, kreskanta miopeco ofte estigas diversajn retinajn, koroidajn kaj vitreajn komplikaĵojn, kiuj povas grave endanĝerigi la vidkapablon. Ankaŭ diabeto, keratokono, katarakto, kaj akomoda spasmo povas okazi ĝin. La 10% de homoj estas miopaj.

Ĝenerale oni rekomendas uzadon de okulvitrojkontaktlensojn por korekti ĝin. Por korekcio oni uzas konkavajn lensojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En miopio la subtila bildo ekiĝas antaŭ de la retino. La lumo rompiĝas tro, eĉ se la radiaj muskoloj estas malstreĉaj. Se la aĵo proksimiĝas al la okulo, la subtila bildo proksimiĝas al la retino, kaj la okulo vidas pli subtilan bildon.[1]

Ĝi estas la geometria optika kontraŭo de la hipermetropio. Ambaŭ refrakciaj perturboj estas nomitaj aksaj bildigaj difektoj. Ili apartenas al la malgrandaj lumrompaj difektoj.

La miopio mem ne estas malsano. Laŭ la scienco ĝi havas genetikajn kaŭzojn, kaj la cirkaŭaĵo povas fortigi ĝin, ekzemple se igas la infanojn multan legi. Nur la maligna miopio estas konsiderita kiel malsano.[1]

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

En la ICD-10 la kodo de la maligna miopio estas H44.2, la simpla miopio estas kodigita kiel H52.1, kaj la pseodomiopo estas enkodigita kiel H52.5 (akomoda spasmo).[2]

En la sondoj kaj la oftomatologia praktiko estas la miopio klasifikita en pluraj manieroj.[3][4][5]

Fiziologiaj-optikaj kriterioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Ivan Borish kaj Stewart Duke-Elder:[4][5]

  • Aksiala miopio: la okulglobo estas tro longa.[1][6] Laŭ la heŭristiko ĉiu milimetro, per kiu la okulglobo estas pli longa, aldonas tri dioptriojn al la refrakcio de la okulo.[7]
  • Rompa miopio: la kaŭzo estas, ke la refrakciaj medioj havas tro grandan rompiĝforton.[1][6] Borish plu grupigis tiun kategorion:
    • Kurbeca miopio: la refrakciaj medioj estas tro kurbaj. Keratokonolentikono povas kaŭzi ĝin. En la sindromo de Cohen grandigas la dioptrio kaj de la lenso kaj de la korneo.
    • Lenta miopio: la materioj de la refrakciaj medioj havas tro grandan refraktan indicon. Plej ofte la lento estas koncernita.[1][6]

Severeco[redakti | redakti fonton]

Oni mezuras la severecon de la miopio en dioptrioj. Ĝi estas la dioptrio de la korektanta lenso. Kun korektado la subtila bildo projekcias en la retino, kaj la okulo povas klare vidi ĉiun. Tiu mezurnombro ĉiam estas negativa.[3]

Laŭ severeco la miopio povas esti:

  • milda, maksimume −3,00 dpt[6]
  • meza, inter −3,00 kaj −6,00 dpt[6]
  • severa, −6,00 dpt aŭ plu.[6]

La 18% de la miopuloj estas severe miopa.[8] Aliuj povas uzi aliajn limojn.

Tempo de la ekigo[redakti | redakti fonton]

La mipoio estas ankaŭ laŭ la tempo de la ekigo klasifikebla:[3][9]

  • La denaska miopio ekigis ĝis la nasko, kaj ne sanigis en la infaneco
  • La infaneca kaj la adoleska miopio ekigas ĝis la 25. vivjaro
  • La miopio estigita en la frua adulto ekigas inter la vivjaroj 20 kaj 40
  • La miopio estigita en la malfrua adulto ekigas post la vivjaro 40

Ofteco[redakti | redakti fonton]

Ni konas multan studojn pri ofteco de la miopio, sed ili ne uzis la saman metodon, do ilia konsekvoj ne estas kompareblaj. Ankaŭ la elektado de la subjektaro influis la rezultojn. Ĝi estas pli ofta inter studentoj ol inter soldatoj; pli ofta inter lernejaj infanoj, ol inter infanoj pli junaj. Ne estas generala konformeco, kiel granda povas esti la miopio, kiun la akomodo de la okulo kompensi povas. Ili uzas diversajn faktorojn inter -0,25 kaj -1 dioptrio. Oni ofte mezuris ĝin sen la duma paralizigo de la radia muskolo, kiu gvidis al malakurataj valoroj, kaj estimis la nombron de la miopiulojn tre grandan.[10][11][12][13]

Nur malmultaj scienculoj konigis la distribuon de la optikajn parametrojn. [14][15][16][17][18] Kutime ili uzis la normalan distribuon, malgraŭ la malsimetrio kaj la kurtoso de la distribuo.[19][20]

La studo de la WHO (RESC: Refractive Error Study in Children) mezuris la refrakciajn perturbojn per standardaj proceduroj. La subjektoj estis 5-15 jaraj. La celo estis la komparado de la parametroj de la diversaj popoloj.[21] La artikoloj ne uzis la rezultojn de la tradicie progresitaj landoj.[22] En la progresentaj landoj, kiel Nepalo estis la optikaj parametroj konstantaj, dum en la rapide progresentaj landoj, kiel Ĉinio kaj Barato la statistika meznombro moviĝis al la miopio, kaj la varianco kreskas tre rapide.[23][24][25][26][27][28][29][30]

Ĉiutaga variado[redakti | redakti fonton]

Kiel la aliaj partoj de la korpo la okulo ankaŭ akomodigas al la homeostaso de la korpo. Laŭ ia gremana studo el 1988 la refrakcia valoro povas sanĝiĝgi 0,25 dioptrion, kaj la aŭtoroj ne sciis, kial.[31] En 1993 oni esploris kokidojn, kaj detektis, ke iliaj okuloj tage vastiĝis, nokte malvastiĝis.[32] La fenomeno estis esplorebla ankaŭ en kunikloj kaj simioj.[33][34]

Ankaŭ la longeco de la okulo de la homo varias. En la granda plimulto de la subjektoj estis la miopio plej forte tagmeze.[35][36] La variado estis inter 0,015-0,04 mm kaj 0,020–0,092 mm,[35][36] kiu en dioprtrio estas 0,05-0,32, kiu kongruas kun la malnova germana studo.[31] La valoroj de la korneo kaj lenso varias tre malgrande, kaj malsignifikante.[37][38][39]

Vida sarĝo[redakti | redakti fonton]

Lancaster kaj Williams rekonis en 1914, ke post laboro, kiu postulas vidi proksime, la malproiksima punkto de la subjektoj ŝanĝiĝis maksimume per −1,3 dioptrioj, kiu tenis sin kvaronhoron post la laboro.[40] Laŭ sondo en 1980 tiu ŝanĝado estas inter −0,12 kaj −0,93 dpt.[41] La ŝanĝiĝado de la vidado de la miopiuloj eltenas pli longe, ol de la ŝanĝado de aliaj personoj.[41]

Iuj sciencistoj suspektis, ke tiu fenomeno povas kauzi miopion.[42] Tiun dementis la CLEERE. La CLEERE estis longtempa sondo (1995-2003), kiuj esploris la vidadon de infanoj aĝaj inter 6 kaj 15. La portempa miopio ekis nur post la miopio; do ĝi ne povas esti kauzo de la miopio. Se la miopio estis korektita, la portempa miopio eltenis pli longe kun la severado de la miopio. La malbonigado de la vidado estis pli rapida, ol la malbonigado de la ne korektita miopio. Tio povas esti kauzo aŭ sekvo de la korektado.[43][44]

Genetiko[redakti | redakti fonton]

Multa sondoj aperis pri la meĥanismoj de la refrakciaj difektoj kaj pri la okulmalsanoj, sed ni ne scias multan pri ilia genetiko. La sondoj okupis kun iuj familioj kaj malgrandaj isolitaj komunumoj, kaj iliaj rezultoj kontraŭdiras. Aliaj komunumoj klarigas nur la ekstreman miopion.[45]

Tiuj genoj estas suspektitaj per la okazado de la miopio:

Geno loko tempo de la ekigo Responda OMIM referenco
MYOPIA1; MYP1 Xq28 1,5–5 jaro −6,76 ... −11,25 dpt 310460
MYOPIA2; MYP2 18p 7 jaro (∅) −6 ... −21 dpt 160700
MYOPIA3; MYP3 12q 6 jaro (∅) −6 ... −15 dpt 603221
MYOPIA4; MYP4 7q −13 dpt (∅) 608367
MYOPIA5; MYP5 17q 9 jaro (∅) −5 ... −50 dpt 608474
MYOPIA6; MYP6 22q12 maksimume −1 dpt 608908
MYOPIA7; MYP7 11p13 −12 ... +7 dpt 609256
MYOPIA8; MYP8 3q26 −12 ... +7 dpt 609257
MYOPIA9; MYP9 4q12 −12 ... +7 dpt 609258
MYOPIA10; MYP10 8p23 −12 ... +7 dpt 609259
MYOPIA11; MYP11 4q22-q27 antaŭ lernejaj jaroj −5 ... −20 dpt 609994
MYOPIA12; MYP12 2q37.1 antaŭ 12 jaro −7 ... −27 dpt 609995
MYOPIA13; MYP13 Xq23-q25 antaŭ lernejaj jaroj −6 ... −20 dpt 300613
MYOPIA14; MYP14 1p36 −3,46 dpt (∅) 610320
TGIF-β 19q13.1 kreska faktoro 602630
PAX6 11p13 evolvado de la okulo 607108

Riskoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la milda miopio plimultegas la riskon de la deiĝadon de la retino, kiu povas kaŭzi blindecon. Se la miopio estas pli severa ol −3,00, havas la okulo 10-oblan riskon.[46] Ankaŭ la risko de la glaŭkomo kreskas rapide kun la severeco de la miopio.[47] Se la miopio estas severa, estas la flirtantaj muŝoj pli oftaj.

La lasera operacio malkreskas la dioptrion de la korneo, sed ne mallongas la okulglobon. Do la riskoj kaŭzitaj de la longa okulglobo restas.

Miopio kaj presbiopio[redakti | redakti fonton]

La presbiopio ne korektas la mioipion, sed kompletigas ĝin. La okulglobo ne mallongigas, sed la lenso malmoligas. La radiaj muskoloj povas malpli formigi la lenson, do la okulo ne povas vidi bone proksime. Ĝi pretendas du okulvitrojn: unu por vidi proksime, kaj unu por vidi malproksime. Oni povas ankaŭ kunmeti tiujn lensojn, kaj fari bifokalan okulvitron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Gerhard K. Lang: Augenheilkunde: Verstehen - Lernen - Anwenden. 4. Auflage. Thieme, Stuttgart 2008, ISBN 978-3131028341, Optik und Refraktionsfehler, S. 466ff.
  2. ICD-10 online
  3. 3,0 3,1 3,2 T. Grosvenor: A review and a suggested classification system for myopia on the basis of age-related prevalence and age of onset. In: American journal of optometry and physiological optics. 64, Nr. 7, Juli 1987, S. 545-554, PMID 3307441
  4. 4,0 4,1 Irvin M. Borish: Clinical Refraction. The Professional Press, Chicago 1949.
  5. 5,0 5,1 Sir Stewart Duke-Elder: The Practice of Refraction. 8. Auflage. The C.V. Mosby Company, St. Louis 1969, ISBN 0-7000-1410-1.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 D. Cline, H. W. Hofstetter, J. R. Griffin: Dictionary of Visual Science. 4. Auflage. Butterworth-Heinemann, Boston 1997, ISBN 0-7506-9895-0.
  7. Theodor Axenfeld, Hans Pau: Lehrbuch und Atlas der Augenheilkunde. Gustav Fischer Verlag0, Stuttgart 1980, ISBN 3-437-00255-4, S. 32 (R. Sachsenweger és tsai közreműködésével).
  8. J. H. Kempen, P. Mitchell, K. E. Lee, J. M. Tielsch, A. T. Broman, H. R. Taylor, M. K. Ikram, N. G. Congdon, B. J. O'Colmain: The prevalence of refractive errors among adults in the United States, Western Europe, and Australia. In: Archives of Ophthalmology. 122, Nr. 4, April 2004, S. 495-505, PMID 15078666
  9. American Optometric Association (Hrsg.): Optometric Clinical Practice Guideline: Care of the patient with myopia. 1997 [1]
  10. Y. F. Choong, A. H. Chen, P. P. Goh: A comparison of autorefraction and subjective refraction with and without cycloplegia in primary school children. 142, Nr. 1, Juli 2006, S. 68-74, PMID 16815252.
  11. A. Cervino, S. L. Hosking, G. K. Rai, S. A. Naroo, B. Gilmartin: Wavefront analyzers induce instrument myopia. In: Journal of Refractive Surgery. 22, Nr. 8, Oktober 2006, S. 795-803, PMID 17061717
  12. R. Fotedar, E. Rochtchina, I. Morgan, J. J. Wang, P. Mitchell, K. A. Rose: Necessity of cycloplegia for assessing refractive error in 12-year-old children: a population-based study. In: American Journal of Ophthalmology. 144, Nr. 2, August 2007, S. 307-309, PMID 17659966.
  13. T. Toh, L. S. Kearns, L. W. Scotter, D. A. Mackey: Post-cycloplegia myopic shift in an older population. In: Ophthalmic Epidemiology. 12, Nr. 3, Juni 2005, S. 215-219, PMID 16036481.
  14. G. A. Kempf, S. D. Collins, B. L. Jarman; United States Public Health Service (Hrsg.): Refractive errors in the eyes of children as determined by retinoscopic examination with a cycloplegic. Results of eye examinations of 1860 white school children in Washington DC. Government Printing Office, Washington, DC 1928, S. 1-56.
  15. F. A. Young, R. J. Beattie, F. J. Newby, M. T. Swindal: The Pullman study: a visual survey of Pullman school children I.. In: American Journal of Optometry & Archives of American Academy of Optometry. 31, Nr. 3, März 1954, S. 111-121, PMID 13138702.
  16. F. A. Young, R. J. Beattie, F. J. Newby, M. T. Swindal: The Pullman study: a visual survey of Pullman school children II. In: American Journal of Optometry & Archives of American Academy of Optometry. 31, Nr. 4, April 1954, S. 192-203
  17. A. Sorsby, B. Benjamin, M. Sheridan: Refraction and Its Components During the Growth of the Eye from the Age of Three. Her Majesty’s Stationery Office, London 1961, PMID 13915328.
  18. K. Zadnik, R. E. Manny, J. A. Yu, G. L. Mitchell, S. A. Cotter, J. C. Quiralte, M. Shipp, N. E. Friedman, R. N. Kleinstein, T. W. Walker, L. A. Jones, M. L. Moeschberger, D. O. Mutti: Ocular component data in schoolchildren as a function of age and gender. In: Optometry and Vision Science. 80, Nr. 3, März 2003, S. 226-236, PMID 12637834.
  19. B. Benjamin, J. B. Davey, M. Sheridan, A. Sorsby, J. M. Tanner: Emmetropia and its aberrations; a study in the correlation of the optical components of the eye. In: Special report series (Medical Research Council (Great Britain)). 11, Nr. 293, 1957, S. 1-69, PMID 13399546.
  20. F. A. Young: The distribution of refractive errors in monkeys. In: Experimental eye research. 3, September 1964, S. 230-238, PMID 14262673.
  21. A. D. Negrel, E. Maul, G. P. Pokharel, J. Zhao, L. B. Ellwein: Refractive Error Study in Children: sampling and measurement methods for a multi-country survey. In: American Journal of Ophthalmology. 129, Nr. 4, April 2000, S. 421-426, PMID 10764848.
  22. RESC
  23. J. Zhao, X. Pan, R. Sui, S. R. Muñoz, R. D. Sperduto, L. B. Ellwein LB:: Refractive Error Study in Children: results from Shunyi District, China. In: American Journal of Ophthalmology. 129, Nr. 4, April 2000, S. 427-35, PMID 10764849.
  24. G. P. Pokharel, A. D. Negrel, S. R. Muñoz, L. B. Ellwein: Refractive Error Study in Children: results from Mechi Zone, Nepal. In: American Journal of Ophthalmology. 129, Nr. 4, April 2000, S. 436-444, PMID 10764850.
  25. E. Maul, S. Barroso, S. R. Muñoz, R. D. Sperduto, L. B. Ellwein: Refractive Error Study in Children: results from La Florida, Chile. In: American Journal of Ophthalmology. 129, Nr. 4, April 2000, S. 445-54, PMID 10764851.
  26. R. Dandona, L. Dandona, M. Srinivas, P. Sahare, S. Narsaiah, S. R. Muñoz, G. P. Pokharel, L. B. Ellwein: Refractive error in children in a rural population in India. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 43, Nr. 3, März 2002, S. 615-622, PMID 11867575.
  27. G. V. Murthy, S. K. Gupta, L. B. Ellwein, S. R. Muñoz, G. P. Pokharel, L. Sanga, D. Bachani: Refractive error in children in an urban population in New Delhi. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 43, Nr. 3, März 2002, S. 623-631, PMID 11867576.
  28. K. S. Naidoo, A. Raghunandan, K. P. Mashige, P. Govender, B. A. Holden, G. P. Pokharel, L. B. Ellwein: Refractive error and visual impairment in African children in South Africa. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 44, Nr. 9, September 2003, S. 3764-3770, PMID 12939289.
  29. M. He, J. Zeng, Y. Liu, J. Xu, G. P. Pokharel, L. B. Ellwein: Refractive error and visual impairment in urban children in southern china. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 45, Nr. 3, März 2004, S. 793-799, PMID 14985292.
  30. P. P. Goh, Y. Abqariyah, G. P. Pokharel, L. B. Ellwein: Refractive error and visual impairment in school-age children in Gombak District, Malaysia. In: Ophthalmology. 112, Nr. 4, April 2005, S. 678-685, PMID 15808262.
  31. 31,0 31,1 K. Krause, A. Taege: Tageszeitliche Schwankungen der menschlichen Refraktion [Diurnal Fluctuations of Human Refraction]. In: Klinische Monatsblätter Augenheilkunde. 192, Nr. 1, Januar 1988, S. 53-57, PMID 3352188.
  32. S. Weiss, F. Schaeffel: Diurnal growth rhythms in the chicken eye: relation to myopia development and retinal dopamine levels. In: Journal of Comparative Physiology A. 172, Nr. 3, 1993, S. 263–270, PMID 8510054.
  33. J. H. Liu, H. Farid: Twenty-four-hour change in axial length in the rabbit eye. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 39, Nr. 13, Dezember 1998, S. 2796-2799, PMID 9856794.
  34. D. L. Nickla, C. F. Wildsoet, D. Troilo: Diurnal rhythms in intraocular pressure, axial length, and choroidal thickness in a primate model of eye growth, the common marmoset. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 43, Nr. 8, August 2002, S. 2519-2528, PMID 12147579.
  35. 35,0 35,1 R. A. Stone, G. E. Quinn, E. L. Francis, G. S. Ying, D. I. Flitcroft, P. Parekh, J. Brown, J. Orlow, G. Schmid: Diurnal axial length fluctuations in human eyes. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 45, Nr. 1, Januar 2004, S. 63-70, PMID 14691155.
  36. 36,0 36,1 S. A. Read, M. J. Collins, D. R. Iskander: Diurnal variation of axial length, intraocular pressure, and anterior eye biometrics. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 49, Nr. 7, Juli 2008, S. 2911-2918, PMID 18362106.
  37. S. Srivannaboon, D. Z. Reinstein, T. J. Archer: Diurnal variation of higher order aberrations in human eyes. In: Journal of Refractive Surgery. 23, Nr. 5, Mai 2007, S. 442-446, PMID 17523503.
  38. P. Mierdel, H. E. Krinke, K. Pollack, E. Spoerl: Diurnal fluctuation of higher order ocular aberrations: correlation with intraocular pressure and corneal thickness. In: Journal of Refractive Surgery. 20, Nr. 3, Mai-Juni 2004, S. 236-242, PMID 15188900.
  39. Y. Tian, C. F. Wildsoet: Diurnal fluctuations and developmental changes in ocular dimensions and optical aberrations in young chicks. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 47, Nr. 9, September 2006, S. 4168-4178, PMID 16936138.
  40. W. B. Lancaster, E. R. Williams: New light on the theory of accommodation, with practical applications. In: Transactions of the American Academy of Ophthalmology and Otolaryngology. 1914, S. 170-195.
  41. 41,0 41,1 E. Ong, K. J. Ciuffreda: Nearwork-induced transient myopia: a critical review. In: Documenta ophthalmologic. 91, Nr. 1, 1995, S. 57-85, PMID 8861637.
  42. K. J. Ciuffreda, B. Vasudevan: Nearwork-induced transient myopia (NITM) and permanent myopia--is there a link?. In: Ophthalmic and Physiological Optics. 28, Nr. 2, März 2008, S. 103-114, PMID 18339041.
  43. Citaĵa eraro Nevalida <ref> etikedo; neniu teksto estis donita por ref-oj nomataj Mutti_2006; $2
  44. D. O. Mutti, J. R. Hayes, G. L. Mitchell, L. A. Jones, M. L. Moeschberger, S. A. Cotter, R. N. Kleinstein, R. E. Manny, J. D. Twelker, K. Zadnik: Refractive error, axial length, and relative peripheral refractive error before and after the onset of myopia. In: Investigative Ophthalmology and Visual Science. 48, Nr. 6, Juni 2007, S. 2510-2519, PMID 17525178.
  45. T. L. Young, R. Metlapally, A. E. Shay: Complex trait genetics of refractive error. In: Archives of Ophthalmology. 125, Nr. 1, Januar 2007, S. 38-48, PMID 17210850.
  46. Risk factors for idiopathic rhegmatogenous retinal detachment. The Eye Disease Case-Control Study Group. In: American Journal of Epidemiology. 137, Nr. 7, April 1993, S. 749-757, PMID 8484366.
  47. T. Y. Wong, B. E. Klein, R. Klein, M. Knudtson, K. E. Lee: Refractive errors, intraocular pressure, and glaucoma in a white population. In: Ophthalmology. 110, Nr. 1, Januar 2003, S. 211-217, PMID 12511368.