Segura de Toro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Segura de Toro
Piscinas naturales (10 de agosto de 2014, Segura de Toro) 02.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10739 [+]
Retpaĝaro es.geocities.com/elrregajo/Pagina/InicioE.html [+]
Demografio
Loĝantaro 181  (2008)
Geografio
Geografia situo 40° 13′ N, 5° 57′ U40.223402-5.9478238Koordinatoj: 40° 13′ N, 5° 57′ U [+]
Areo 15 36 km²
Segura de Toro (Ekstremaduro)
DEC
Segura de Toro
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Segura de Toro (Hispanio)
DEC
Segura de Toro
Situo de la komunumo en Hispanio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Segura de Toro [+]
v  d  r
Information icon.svg

Segura de Toro (Sekurejo de Taŭro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La nomoparto "de Toro" aludas al praskulptaĵo kiu nun estas en la ĉefa placo de besto ĉu porko ĉu taŭro el granito, de civilizo eble de vetonoj, prapopolo de la centra Iberio. Tiu skulptaĵo videblas en la blazono de la vilaĝo.

Estas montara vilaĝo kun multaj rojoj kaj natura banejo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas segureños. La censita populacio en 2008 estis de 181 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Segura de Toro estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 636 m; je 122 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 182 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 15,36 km². Ĉirkaŭe estas arbaroj de kaŝtanarboj kaj kverkoj, kun makisaj specioj kiel erikoj, cistoj ktp.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (kaŝtanoj, ĉerizoj) kaj brutobredado (bovoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]