Seiichi Miyake

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seiichi Miyake
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1926 (1926-02-05)
en Kuraŝiki
Morto 10-an de julio 1982 (1982-07-10) (56-jaraĝa)
en Okayama University Hospital
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo inventisto
Verkoj tactile paving
vdr

Seiichi Miyake (1926–1982) estis japana inventisto. Li estas konata pro la tiel nomata "palpebla pavimo" (ankaŭ "Tenji ŝtonoj") por ne aŭ ne bone vidantaj homoj piedirantaj sur publikaj vojoj. Oni povas palpi la signojn per bastono aŭ per la piedoj; ankaŭ hundoj por blinduloj intertempe komprenas la signojn[1]

La inventado de palpeblaj brikoj[redakti | redakti fonton]

En 1965 Seiichi Miyake uzis sian monon por krei palpeblajn pavim-ŝtonojn. Ili ekzistas en du ĉefaj tipoj, unu kun elstarantaj duonglobetoj, la alia kun palpeblaj paralelaj strioj. La cirkloj indikas danĝeron kaj la strioj informas, ke oni povas sekure antaŭeniri.

Du jarojn poste, la 18an de marto 1967, en la urbo Okajama (okcidenta Japanio) oni la unuan fojon instalis tiun ĉi inventaĵon por vide handikapitaj homoj.[2]

Honorigo[redakti | redakti fonton]

La 18an de marto, 2019, Google Doodle honoris lin per bildo kun flavaj pavimŝtonoj kun punktoj kaj strioj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Welt, 18-a de marto 2019; kontrolita tiutage
  2. cnet, "Google Doodle pays tribute to Japanese inventor Seiichi Miyake", 17-a de marto 2019; kontrolita la 18-an de marto 2019
  3. Google-Doodle