Seksfrotado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seksfrotado

Seksfrotado estas sekspraktiko senpenetra inter viroj, en kiu ambaŭ rolantoj frotas siajn erektajn penisojn unu kontraŭ alia kaj sin masturbas reciproke, ĝenerale en tiu momento ili karesas sin kaj kisas vide al vide kvankam kelkfoje estas uzataj aliaj pozicioj. Tiu ĉi sekspraktiko egalas al la tribadismo en la lesbaj seksrilatoj.

La seksfrotado estas plaĉiga ĉar ĝi samtempe stimulas la penison de ambaŭ partoprenantoj, speciale la frenulo (kelkaj praktikantoj de la frotado ĝin nomas "ideala punkto" ĉar ĝi estas la plej sentema parto de la glano). Gravas mencii ke la frotado estas inter la praktikoj konataj kiel sekura seksumado, sed nur se ĝi evitas la kontakton inter la spermo de la aliulo. Alia avantaĝo de la frotado estas ke ĝi realigeblas tute vestitaj.

Oni devas distingi ĝin de la frotismo, kio estas parafilio per kiu ulo frotas sin sekscele kun aliaj personoj sen interkonsento por tio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]