Selenitkaverno (Friedrichroda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Interno de la kaverno.
Enireja domo.

La Selenitkaverno (germane: Marienglashöhle) troviĝas apud la federacia ŝoseo B88 en Friedrichroda, en direkto al Tabarz. Ofertas la Turingia Arbarfervojo haltejon ĝuste antaŭ la elirejo al la kaverno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kaverno nombriĝas inter la plej belaj kaj grandaj gipskristalgrotoj de tuta Eŭorpo. Ĝii ŝuldas sian malkovron al la ministoj estantaj aktivaj en kaj ĉirkaŭ la urbo jam ekde Mezepoko. En malnovaj gvidlibroj troviĝas sekve ankoraŭ la epiteto mineja kaj kuracbana urbo por Friedrichroda kio atestas la iaman ekspluaton de krudmaterialoj. Post floro dum la 15-a jarcento reviglis la ekspluatado en la 17-a kaj la 18-a jarcentoj ĉe Abtsberg, ĉe Gottlob kaj ĉe Schorn inter 1752-1855. En 1788 oni trovis dum serĉado de novaj riĉaj feraj ercvenoj kaze gipstavolojn: la tia minado daŭris ĝis 1903. En 1784 oni pluse malkovris seleniton (germane: Marienglas). Ĝi servas kiel ornammaterialo por kandelabroj aŭ kiel protektilo de mariaj kaj sanktulaj statuetoj respektive de altaroj.

La berlina geologo Leopold von Buch priskribis en la jaro 1824-a la profilon de la galerio kaj en 1848 eblis unuafoje viziti la kavernon. Kiel gapminejo Marienhöhle funkciis de 1903-43. Remalfermitis ĝi en 1968 sub la nomo Marienglashöhle. Enirantoj al la galerio bone vidas tra geologiaj fenestroj la diversajn tavolojn. Je la unuaj 50 metroj troviĝas ekzemple ruĝaj kaj grizaj sedimentoj de la bunta grejso, pli profunde ene videblas dolomitaĵoj. La impona kristalgroto meze de la galerio ne estas natura sed estiĝis nur post la ekspluato. Survande admirindas selenitkristaloj longaj ĝis 75 kaj larĝaj ĝis 8 centimetroj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 95

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]