Semaĥorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Semaĥorio estas la komuna faktermino por la disvastigo de plantsemoj pere de perbestaperventa distribuo.

La semaĥorio estas tipa por multaj planttaksonoj kun kapsulfruktoj, guŝoj kaj foniklofruktoj. Ĝi ankaŭ estas tipa por la semoj de kelkaj Asteracoj. La semoj de tiuj planttaksonoj estas plej ofte tre malgrandaj kaj malpezaj. La plantoj formas siajn fruktojn ĉe longaj kaj elsataj frukttigoj, kiel la tuta planto havas elastajn tigojn. Pere de la vento aŭ pere de la alhokiĝado de la frukto al la pelto de la besto la tigoj fleksiĝas elaste. Post malfiksiĝoj de la bestopelto aŭ malrapideco de la vento, la frukto rekatapultiĝas kaj la semoj disĵetiĝas. Tipaj ventdisigantoj estas ekzemple papavo kaj kampanulo. Tipaj bestdisigantoj estas daturo kaj hiskiamo.