Semiremorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Semiremorko estas unu-aksa remorko por transporti varojn. La malantaùa parto estas sur unu aù pluraj aksoj kaj antaùe ĝi estas fiksita per la remork-kuplilo de la traktor-kamiono, tiel la traktoro eltenas grandan parton de la pezo de la remorko kaj ŝargo.

semiremorko

Historio kaj terminologio[redakti | redakti fonton]

La difino estas ĉefe preparita dum la konvencio de Vieno en 1949, enskribita en la volumo 125. En la plej multaj lingvoj estas la prefikso 'semi', ankaù en esperanto tiu prefikso ekzistas (laù PIV), ne tre uzata, do en esperanto la termino iĝus semiremorko.