Senato de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficiala kunvenejo
Nova konstruaĵo

La Senato de Hispanio estas la Malalta ĉambro de la Kortesoj kaj konstitucia institucio kiu teorie reprezentas la hispanan popolon. Ĝi devenas el 1837, sed dum la tuta dua duono de la 19a jarcento, ĝi funkciis kiel nedemokrata ĉambro kiu enhavis ankaŭ reprezentatojn de la altaj klasoj (burĝaj kaj aristokrataj) de la lando.

Dum la Dua Hispana Respubliko la Senato estis nuligita, decido adoptata en la sesio de 27-a de oktobro de 1931 per 150 voĉdonoj kontraŭ 100.

Post la Hispana Transiro al Demokratio, la reĝo rajtis libere kaj persone elekti senatanojn.

Kompono

La Hispana Senato komponiĝas de varia nombro de senatanoj, elektitaj de miksa sistemo:

  • La senatanoj de rekta elekto estas elektitaj per universala, libera, egala, rekta kaj sekreta voĉdonado per majoritata plurnoma elekto, laŭ proporcio de po 4 senatanoj por ĉiu provinco (escept la insulojn), po 3 por ĉiu el la grandaj insuloj Gran Canaria, Mallorca kaj Tenerife, po 1 por ĉiu el la malgrandaj insuloj aŭ insulgrupoj nome Ibiza-Formentera kaj Menorca en Balearoj, Fuerteventura, La Gomera, El Hierro, Lanzarote kaj La Palma en Kanarioj kaj po 2 senatanoj por ĉiu el la nordafrikaj urboj Sebto kaj Melijo.
  • La senatanoj elektitaj de la reginoj estas elektitaj de la regiona parlamento laŭ proporcio de po 1 dekomenca senatano plus alia plia por ĉiu miliono da loĝantoj de la koncerna teritorio.

Kritiko

Ĝi estas malalta ĉambro de la Hispana Parlamento, kiu teorie utilas kiel regiona kribrilo de la parlamentaj decidoj kaj praktike utilas por preskaŭ nenio laŭ multnombraj kritikantoj, ĉar la kongreso finfine decidas ĉion. Nun oni multe kritikas tiujn kostegajn kaj neutilajn institucion. Lastatempe okazis polemiko, kiam oni elspezis 450.000 eŭrojn por nova retejo kaj la saman tagon de la inaŭguro estis piratigita per diraĵoj kiaj "Aquí no trabaja ni Dios" (ĉi tie laboras neniu, nek Dio mem), "esta mierda cuesta 437.000 euros" (tiu fekaĵo kostas 437.000 eŭrojn) ktp. Poste informadikisto montris saman produkton per libera programaro kun kosto nula, kaj poste oni montris koruptajn rilatojn inter senata funkciulo kaj la entrepreno kiu ricevis la mendon de la retejo.