Sendependaj olimpiaj partoprenantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plej ofte por sendependaj olimpiaj partoprenantoj simbole uziĝas la olimpia flago

La termino sendependaj olimpiaj partoprenantoj (angle Independent Olympic Participants aŭ mallonge IOP) dum la olimpiaj ludoj uziĝas, por priskribi teamon aŭ unuopajn gesportistojn, kiuj volas kaj rajtas kiel individuoj partopreni, sen reprezenti nacion. Io tia teorie povas okazi, se la devenlando estas nekonata, aŭ se la hejma lando estas forbarita de la olimpiaj ludoj pro politikaj kialoj, sed tamen unuopaj sportantoj el tiu lando estas permesataj.

Somera Olimpiko 1992

Dum la Somera Olimpiko 1992 en Barcelona, Jugoslavio, kiu post malaliĝo de Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj Makedonio nur konsistis el la restaj respublikoj Serbio kaj Montenegro, estis punita per sankcioj fare de la Unuiĝintaj Nacioj. Tiuj sankcioj malpermesis la partoprenon de "personoj … kiuj … reprezentas Jugoslavion" en sportaj konkursoj. Tamen la Internacia Olimpika Komitato kaj la Jugoslavia Nacia Olimpika Komitato interkonsentis, ke unuopaj juguslavaj gesportistoj kiel "sendependaj partoprenantoj" rajtu alvojaĝi kaj partopreni. Tion la Unuiĝintaj Nacioj akceptis.

Du sendependaj inaj atletoj, Jasna Šekarić kaj Aranka Binder, kaj unu vira sportisto, Stevan Pletikosić, gajnis olimpiajn medalojn (unu arĝentan kaj du bronzajn) dum konkursoj de sporta pafado.

Somera Olimpiko 2000

Dum la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo partoprenis sportistoj el Orienta Timoro. Ĉar la teritorio tiutempe ankoraŭ estis sub administrado de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la ŝtato nur dum 2002 oficiale internacie agnoskiĝis, la orient-timora sportista teamo enmarŝis kiel antaŭlasta teamo sub la olimpia flago.

Vidu ankaŭ